chown
Aspekto
chown (mallongigo de la angla change owner - ŝanĝi posedanton) estas komando uzata en Uniks-similaj sistemoj por ŝanĝi posedanton de dosiero. Senprivilegiaj (kutimaj) uzantoj kiuj deziras ŝanĝi grupon de dosiero kiun ili posedas povas uzi chgrp.
De la manlibra paĝo de BSD por chown:
Pro evidentaj sekurecaj kialoj, la posedadon de dosiero povas esti ŝanĝita nur de super-uzanto. Simile, nur membro de grupo povas ŝanĝi la identigilon de dosierogrupo al tiu grupo.[1]
Ekzemploj pri uzado
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiuj ekzemploj ilustras kutiman sintakson kaj uzon. Por modifi permesojn estas bezonata statuso de administranto aŭ rajto skribi al la dosiero. Por ŝanĝi posedanton estas bezonataj administraj rajtoj.
- Ŝanĝi la posedanton de
/var/run/httpd.pidal 'root' (la norma nomo por administranto).
$ chown root /var/run/httpd.pid
- Ŝanĝi la posedanton de
strace.logal 'rob' kaj la grupan identigilon al 'developers'.
$ chown rob:developers strace.log
- Ŝanĝi la posedanton de
/tmpkaj/var/tmpal 'nobody' (tio ne estas bona ideo) kaj ŝanĝi la grupon de/tmpkaj/var/tmpal 'nogroup'
$ chown nobody:nogroup /tmp /var/tmp
- Ŝanĝi la grupan identigilon de
/homeal 512 (sendepende ĉu la grupa nomo estas asociita kun la identigilo 512 aŭ ne).
$ chown :512 /home
- Ŝanĝi la posedon de
baseal la uzantofoouserkaj fari tio rikure (-R)$ chown -R foouser base
- Ŝanĝi la posedon al newuser kaj grupon al newgroup por ĉiuj dosieroj kaj dosierujoj en la aktuala dosierujo kaj ĉiuj subdosierujoj (rikure).
$ chown -R newuser:newgroup .
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Chown" en la angla vikipedio (fonta versio 575102139). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
- ↑ BSD Man page for chown, March 31, 1994. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-02-02 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]chown- Commands & Utilities Reference,The Single UNIX® Specification, Issue 7 de The Open Group- Manlibra paĝo pri chown Arkivigite je 2017-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- La komando chown de The Linux Information Project (LINFO)
| ||||||||||||||||||||||