Saltu al enhavo

Iloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Iloko
Administra regiono
Image
regiono en Filipinoj [+]

LandoFilipinoj

ĈefurboSan Fernando
- koordinatoj17° N, 120° O (mapo)16.616666666667120.31666666667Koordinatoj: 17° N, 120° O (mapo)
Akvokolektejo13 012,6 km² (1 301 260 ha) [+]
Areo13 012,6 km² (1 301 260 ha) [+]

Loĝantaro5 342 453 [+] (1-a de julio 2024)
Denseco410,56 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2PH-01

Iloko (Tero)
Iloko (Tero)

Iloko (Filipinoj)
Iloko (Filipinoj)
DEC
Image

Map
Iloko
ImageVikimedia Komunejo:  Ilocos Region [+]
Image
Image
vdr

Iloko - filipine kaj hispane Ilocos, iloke Rehion ti IlocosDeppaar ti Ilocos, pangasine Rihiyon na Sagor na Baybay na Luzon (regiono ĉe la nordokcidenta bordo de Luzono, por eviti la impreson ke la regiona nomo rilatus al la iloka lingvo) - estas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvar provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj de bruno). Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: Iloko havas la numerigon "1".

La regiono geografie ampleksas la nordokcidentan parton de la insulo Luzono. Ĝi kovras areon de 12 084 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 4 748 372 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 369 homoj po kvadrata kilometro.