Saltu al enhavo

Millau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Millau (stacidomo).
Image
Millau
Image
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Image Sudo-Pireneoj
Departemento Image Aveyron (12)
Arondismento Millau
Kantono Millau-1 kaj Millau-2, kiuj ĝis 2015 nomiĝis Millau-Okcidento kaj Millau-Oriento
Komunumaro Millau Grands Causses
INSEE kodo 12145 [+]
Poŝtkodo 12100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 044  (2023) [+]
Loĝdenso 131 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 6′ N, 3° 5′ O (mapo)44.097783.07778Koordinatoj: 44° 6′ N, 3° 5′ O (mapo)
Alto 379 m [+]
Areo 168,23 km² (16 823 ha)
Image
Millau (Aveyron)
Millau (Aveyron)
DEC
Image
Situo de Millau
Millau (Francio)
Millau (Francio)
DEC
Image
Situo de Millau

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Millau [+]
Image
Image
vdr

Millau [mijo] estas franca komunumo en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi troviĝas en la departemento Aveyron (de kiu ĝi estas subprefektejo), 48 km sudoriente de Rodez. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 22 044 loĝantoj sur areo de 168,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 131 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Alès kaj al la kantono Millau-1.

La teritorio havas komunan limon kun Aguessac, Castelnau-Pégayrols, La Cavalerie, Comprégnac, Creissels, La Cresse, Lapanouse-de-Cernon, Nant, Paulhe, La Roque-Sainte-Marguerite, Saint-Beauzély kaj Verrières.

Millau estas konata interalie pro sia ponto, unu el la plej altaj en la mondo. La lastajn jarojn la komunumo iĝis fama pro la malmuntado de konstruata "Mac-Donald"-a manĝejeto fare de José Bové, poste pro lia proceso kaj la manifestacioj kaj budoj (inter ili unu por E-o) alimondismaj, kiuj disvolviĝis tiuokaze. Sur la teritorio de Aveyron troviĝas multaj kasteloj, fortikigitaj vilaĝoj, grotoj prahistoriaj, monaĥejoj, sed oni ankaŭ ne forgesu la eksterordinarajn pejzaĝojn sovaĝajn en la interkrutejoj kaj profundaj valoj.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de la loĝantara nombro
v. 1882 1990 1999
15 695 21 788 21 339

La Graufesenque

[redakti | redakti fonton]

2 km for de Millau troviĝas iama produktejo de keramikaĵoj el la gaŭla-romia periodo.

Image
La ponto de Millau

Oni inaŭguris en 2004 la plej altan ponton de la mondo, nome viadukto de Millau.

  • Ganta muzeo
  • Micropolis, la urbo de la insektoj

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]