Saltu al enhavo

Naic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naic
Image
municipo de la Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 4110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 236 978  (2024) [+]
Loĝdenso 3 126 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 19′ N, 120° 46′ O (mapo)14.316666666667120.76666666667Koordinatoj: 14° 19′ N, 120° 46′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 75,81 km² (7 581 ha) [+]
Image
Naic (Filipinoj)
Naic (Filipinoj)
DEC
Image
Situo de Naic

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Naic [+]
Image
Image
vdr

Naic - tagaloge Bayan ng Naic - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito.

Image
Urbodomo de Naic

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Naic kuŝas laŭ la marbordo sur ebenaĵo ĉe enfluejo de malgranda rivero [1]. Trece Martires kaj Tanza troviĝas po 12, General Trias 13, Dasmariñas 18, iama provinca ĉefurbo Kaviturbo kaj laŭjure provinca ĉefurbo Imuso po 22, Manilo 37, Kezonurbo 53 kilometrojn (aere) [2].

Jezuitoj alvenis en tiun areon en 1627, ili fondis komunumon en 1758. Ĝi estis nomumita vilaĝo Naic en 1791, tiutempe fiŝkaptista kaj agrikultura komunumo. Dum la filipina revolucio (1896-1899) la loknomo estis "Maguagi". En la fruaj 2010-aj jaroj Naic atingis la internaciaj klasifikon grandurbo (pli, ol cent mil da loĝantoj).

Image
Malnova domo en Naic

Eklezioj kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

En Naic vivas romkatolikoj plejparte, sed ankaŭ ekzistas luterana kirko. En la urbego akademio funkcias.

En Naic trairas la laŭmarborda vojo el Manilo, krome estas grava vojo al Trece Martires.

Image
Historia domo en Naic

La klimato de Naic estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • monumentoj
  • historiaj domoj ekde la malfrua 19-a jarcento
  • WikiTrans