Saltu al enhavo

Rodezo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rodez (stacidomo).
Image
Rodezo
Image
komunumo en Francio
Administrado
Lando Image Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Departemento Aveyron
Arondismento Rodezo
Kantono Rodez-1, Rodez-2, Rodez-Onet
Komunumaro aglomeraĵo Rodez
Urbestro Christian Teyssèdre (2014–2026)
Insee-kodo 12202
Poŝtkodo 12000
Demografio
Loĝantaro 23 744 (2012)
Loĝdenso 2 123,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 44° 21′ N, 2° 34′ O (mapo)44.352.57417Koordinatoj: 44° 21′ N, 2° 34′ O (mapo)
Alteco 501 ĝis 643 m
Areo 11,18 km2
Situo
Rodezo (Francio)
Rodezo (Francio)
DEC
Image
Map
Image
vdr

Rodezo (france: Rodez, loke elparolata [ʁodɛs], okcitane: Rodés [rudes]) estas franca komunumo kaj la prefektejo de la departemento Aveyron, en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi havis 23 744 loĝantojn en la jaro 2012[1].

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Rodezo

Rodezo situas meze de grava agrokultura regiono, sude de la Centra Masivo.

Rodezo estas apud kalkoŝtonaj plataĵoj nomitaj france causse kaj estas sur monteto 120 m super la rivero Averono.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Image
Katedralo de Rodezo.

La katedralo (14-a ĝis 16-a jarcento), kiu estas en la malnova urbokvartalo, estas la ĉefa vidindaĵo de Rodez. Ĝi longas 102 m kaj la navo altas 30 m. La katedralo havas grandan sonorilturon, kiu altas 87 m, superantan la urbo. Estas pluraj stiloj pro la longa tempo de konstruo (preskaŭ 3 jarcentoj): ĉefe gotikstilo kaj barokstilo.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Rodezo havas du ĝemelurbojn:

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. INSEE. Populations légales 2012 - 12202-Rodezo (france). Alirita 10-an de januaro 2015 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]