Saltu al enhavo

The Forward

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Forward
emblemo
Image
Jewish newspaper (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 22-a de aprilo 1897 vd
Ideologio

progresismo

Fondintoj Louis Miller • Abraham Cahan vd
Retejo Oficiala retejo
Image
Image
vdr

The Forward (judgermane פֿאָרווערטס, Forṿerṭs), ĝis 2015  The Jewish Daily Forward, (neoficiale ankaŭ The Yiddish Forward por la jidlingva eldono, The English Forward por la anglalingva eldono), estas du jud-usonaj revuoj. La anglalingva eldono estas revuo por politiko, socio kaj kulturo, dum la jida eldono nun limiĝas al kulturaj kaj sociaj temoj.[1]

Forverts estis fondita kiel jida socialisma ĉiutaga gazeto en 1897; la anglalingva redakcio estis establita en 1990. Lastatempe transformita en semajnan kaj poste monatan gazeton, ambaŭ presitaj versioj estis ĉesigitaj en 2019 kaj anstataŭigitaj per du elektronikaj (surretaj) publikaĵoj.[2]

Ambaŭ ĵurnaloj estas eldonataj de la Forward Association, bazita en Novjorko.

Ĝi estas direktita ĉefe al liberala laika juda legantaro.[3]

La ĉiutaga gazeto estis fondita la 22-an de aprilo 1897 de Abraham Cahan, kiu restis ĝia ĉefredaktoro ĝis 1950.[4] Tiutempe, ĝi estis proksime ligita al la Ĝenerala Juda Laborista Ligo (Bundo) en la Rusia Imperio kaj sekve estis decide socialisma kaj kontraŭcionisma ĝis la tempo de la Dua Mondmilito kaj la fondo de Israelo. Komence de 1917, ekzemple, Lev Trockij skribis regulan kolumnon.

Dum la Unua Mondmilito, la ĉiutaga eldonkvanto estis 200 000 ekzempleroj en dek unu lokaj kaj regionaj eldonoj. Komence de la 1930-aj jaroj, pli ol 275 000 ekzempleroj estis presitaj ĉiutage. Dum iu tempo, la legantaro de Forvert estis pli alta ol tiu de la New York Times. [5][6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sore-Rokhl Schaechter: Groyse enderungen baym "Forverts".
  2. The Forward, 122-year-old U.S. Jewish publication, ends its print edition - U.S. News. Haaretz.com (2019-01-17). Alirita 2019-02-20 .
  3. Matthew Kassel. "The Jewish Daily Forward Is Assimilating", Observer, May 17, 2015.
  4. Ehud Manor, Forward: The Jewish Daily Forward (Forverts) Newspaper: Immigrants, Socialism and Jewish Politics in New York, 1890–1917.
  5. Christopher Gray, "Streetscapes/The Jewish Daily Forward Building, 175 East Broadway; A Capitalist Venture With a Socialist Base", The New York Times, April 2, 2007.
  6. "Our history", Forward website.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]