.cs
Aspekto
| .cs | |
|---|---|
| Fondita en | ca. 1990 |
| Speco | Nacia domajno de la alta nivelo |
| Statuso | Forigita |
| Oficiala destino | aferoj rilataj al Ĉeĥoslovakio |
.cs estis interreta nacia domajno de la alta nivelo de Ĉeĥoslovakio. Post divido de Ĉeĥoslovakio al Ĉeĥio kaj Slovakio la landoj ricevis novajn domajnojn - .cz kaj .sk respektive.
CS estis landa kodo de Serbio kaj Montenegro, tial la domajno .cs teorie povis esti uzata de ĝi. Reale tamen plu estis uzata Jugoslavia ccTLD .yu. Post divido de Serbio kaj Montenegro al Serbio kaj Montenegro estis ekuzitaj naciaj domajnoj .rs kaj .me respektive.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine - Informo de servo whois de IANA pri la domajno
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo ".cs" en la slovaka vikipedio (fonta versio 5534359). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
