Aiserey
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aiserey (stacidomo). |
| Aiserey | ||
| komunumo | ||
La kastelo
| ||
|
|
||
| komunumo en Francio | ||
|---|---|---|
| Oficiala nomo: Aiserey | ||
| Regno | ||
| Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
| Departemento | Côte-d'Or | |
| Arondismento | Dijon | |
| Kantono | Genlis | |
| komunumaro | Plaine Dijonnaise | |
| Riveroj | Oucherotte, Biètre, Noirepote | |
| Situo | Aiserey | |
| - koordinatoj | 47° 10′ 23″ N 5° 9′ 46″ O / 47.17306 °N, 5.16278 °O (mapo) | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 199 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 187 m s. m. | |
| Areo | 10,5 km² (1 050 ha) | |
| Loĝantaro | 1 500 (2023) | |
| Denseco | 142,86 loĝ./km² | |
| Urbestro | Gérard Trémoulet (2014-2020) | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 21110 | |
| INSEE | 21005 | |
| Retpaĝo: www | ||
| ||
Aiserey estas franca komunumo en la departemento Côte-d'Or, en la regiono Burgonjo.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas 20 kilometrojn sude de Diĵono. Ĝi situas laŭ ĉefvojo D968 kaj la kanalo de Burgonjo kaj la fervojo Dijon-Ville - Saint-Amour.

Industrio
[redakti | redakti fonton]La kooperativo Dijon Céréales posedas tie muelejon[1] kaj eksperimentejon. Grenoj devenas de ekologia agrikulturo. La metiejo Parot fabrikas kaj riparas vitralojn[2].
Historio kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Tie estis grava sukerfabriko de 1857 ĝis 2007.
Pere de ponto la rivereto Biètre trapasas sub la kanalo de Burgonjo.
Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]Okaze de la eŭropaj balotoj de 2014, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon (0,25 %).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Muelejo
- ↑ Vitralo. Arkivita el la originalo je 2016-03-23. Alirita 2016-03-26 .




