Astraia
Aspekto
| Astraia | |
|---|---|
| Originala nomo | Ἀστραῖα |
| Sekso | ina |
| Eble sama | Diko, Nemezo |
| Familio | |
| Patro | Zeŭso |
| Patrino | Temiso |
Astraia (helene Ἀστραῖα , latine Astraea) estis en la helena mitologio virgulina diino de intakteco kaj pureco, filino de Astreo kaj Eoso. Ŝi estas ligata kun diino de justeco Diko. Ŝi ne estu interŝanĝata pri Asterio, diino de steloj kiaj filino de Kojo kaj Febo.
Astraia, ĉiela virgulino, estis la lasta el nemortemaj, kiu vivis kun homoj dum la Ora epoko, unu el kvin malnovgrekaj homaj epokoj. Laŭ Ovidio ŝi lasis la teron dum la Fera epoko. Kiel tia, ŝi foje simbolas puran estaĵon kiu kunportas periodon de prospero, aŭ alternative, kies foriro alportas retroiran periodon de kadukiĝo.
Laŭ la legendo Astraia en unu tago revenos teren kaj kunportos revenon de la utopia Ora epoko.

Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Astraia" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 12713808). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

