Saltu al enhavo

Blankulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
du blondaj kaj blankhaŭtaj viroj, unu de balta, la alia de skandinava deveno.

Blankulo estas termino kutime uzata por priskribi homon karakterizitan per hela haŭta koloro, kontraste al paralela koncepto nigrulo, kaj kutime - aparte fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj - sinonime al "ano de (postulata) kaŭkaza raso". La vorto ne signifas veran blankecon de la haŭto, sed nur nuancan plihelecon kaj kutime servu por priskribi difinitan kategorion de etnaj grupoj.

La plej kutima difino de "blankulo" estas "persono kun videbla grado de prapatroj el Eŭropo".[1] Tamen, la difino de "blankulo" malsamas laŭ geografia kaj historia kunteksto. Variaj sociaj konceptoj de "blankhaŭteco" havis implicojn pri nacia identeco, religio, populacia statistiko, diskriminacio, apartismo kaj rasaj kvotoj (por enmigro en ŝtaton, dungo aŭ alia privilegia rajto). La koncepto aplikiĝis kun variaj gradoj de formaleco kaj logikeco en sociaj sciencoj, politikaj sciencoj, genetiko, biologio, medicino, lingvoscienco, kulturo kaj juro.

Nuntempaj populacioj

Regionoj ekster Eŭropo kun signifaj populacioj de eŭropaj prapatroj: [2]

  • Azio
    • Rusio Siberio (rusoj, germanoj kaj ukrainoj)
    • Image Kazaĥio (rusoj, germanoj): 30 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Uzbekio (rusoj kaj aliaj slavoj): 5,5 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Kirgizio (rusoj kaj aliaj slavoj): 13,5 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Turkmenio (rusoj kaj aliaj slavoj): 4 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Taĝikio (rusoj kaj aliaj slavoj)
    • Image Honkongo
    • Image Kristnaskinsulo: pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
  • Latinameriko
    • Image Argentino: 97 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Bolivio: 15 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Brazilo: 47,3 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Ĉilio: laŭ variaj fontoj 70 ĝis 90 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Kolombio: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Kostariko
    • Image Kubo: 65 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Dominika Respubliko: 16 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Salvadoro: 12 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Meksiko: 9 ĝis 17 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Nikaragvo: 17 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Panamo: 10 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Porto-Riko pli-malpli 80 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Peruo 15 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Paragvajo pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Venezuelo: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Image Urugvajo: 88 procentaĵoj de la loĝantaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Alastair Bonnett (2000) White Identities (angle: "blankaj identecoj"). Eldonejo Pearson Education. ISBN 0-582-35627.
  2. ciferoj plejparte el la Arkivigite je 2020-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Monda faktolibro de CIA.