Saltu al enhavo

Glottolog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glottolog
Glottolog
Glottolog
datumbazo • bibliografa datenbazo
Priskribo lingvistika datumbazo
Lando Germanio
Retadreso glottolog.org
Kategorio lingvistikaj retejoj
Lingvo(j) angla
Fondiĝo 2011
Stato aktiva
Image
Image
vdr

Glottolog estas bibliografia datumbazo pri la lingvoj de la mondo, precipe malpli konataj lingvoj, iniciatita de la Max-Planck-Instituto por Evolucia Antropologio. Ekde 2015, ĝin prizorgas la Max-Planck-Instituto por la Scienco de Homa Historio. Inter la ĉefaj kreintoj de la retejo estas Harald Hammarström, Martin Haspelmath kaj Robert Forkel.[1][2]

La iniciato celas disvolvi ampleksan bibliografian registron de la lingvoj de la mondo kaj krei solidan empirian bazon por lingva difinado kaj klasifiko.  La retejo konsistas el katalogo de lingvoj kaj lingvofamilioj (languoid) kaj bibliografio (langdoc). Individuaj lingvofamilioj, pli malgrandaj grupoj, lingvoj kaj dialektoj ricevas unikajn identigilojn, ĝenerale nomatajn languoidoj. Ĉi tiuj unuoj estas organizitaj laŭ genealogia klasifiko derivita de la plej novaj disponeblaj esploroj. La projekto enhavas pli ol 300 000 (ĝis majo 2020) referencojn al diversaj formoj de lingva dokumentado: gramatikaj priskriboj, vortaroj, vortlistoj, tekstoj, ktp.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (May 2012) “Glottolog/Langdoc:Increasing the visibility of grey literature for low-density languages”, Proceedings of the Eighth International Conference on Language Resources and Evaluation (LREC'12), p. 3289–3294. 
  2. About (angle). Alirita 2023-07-10 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]