Saltu al enhavo

Harpuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
harpuno el la epoko de mezolitiko
Image
Unaaq MHNT
Image
moderna harpuno

Harpuno estas sagforma lanco, provizita per longa ŝnuro kaj uzata por kapti grandajn fiŝojn, aŭ por balenkaptado.

La pli granda harpuno estras muntita sur la ŝipo kaj estas pafita al la cetaco. Se la cetaco estas trafita, okazas plua detonado de la harpuno, kiam pafaĵo kun re-hoko antaŭenpuŝiĝas kaj mortigas la beston.

La pli malgrandaj harpunoj estas uzataj por fiŝkapti submare aŭ surface kaj por pli malgrandaj marbestoj.

Aktuale en Rusio estas malpermesite ĉasi la fiŝojn tiamaniere, sed en la 19-a jarcento en Siberio tio estis populara okupo.

Citaĵo
 Лученье рыбы состоит вот в чем: в начале осени, когда вода в реках бывает особенно чиста и прозрачна, к носу обыкновенной лодки приделывают железную решетку, на которой разводят огонь; жгут преимущественно сухие сосновые корни, имеющие способность гореть долго и жарко. Вода в реке освещается, при порядочной глубине, до самого дна, так-что виден каждый камушек, тем более рыба. Один из рыбаков сидит на корме и правит; другой, вооруженный острогой, стоит на носу и смотрит в воду. Острога — что-то в роде железного гребня, с зазубринами на каждом зубце и прикрепленного к длинной, легкой жерди. Заметив рыбу, боец дает знак правчему ехать тише, потом устанавливает острогу над рыбою... удар — и острога вынимается из воды. Промахи случаются только у новичков и постоянно возбуждают смех.   Pikado de fiŝoj funkcias tiel: komence de aŭtuno, kiam akvo en riveroj estas speciale pura kaj travidebla, al pruo de ordinara boato oni alkroĉas feran kradon sur kiu oni faras fajron; oni bruligas plejparte sekajn pinajn radikojn, kiuj brulas longdaŭre kaj varme. Akvo en rivero estas lumata, kaze de granda profundeco, ĝis la fundo, tiel ke videblas ĉiu ŝtoneto, des pli fiŝo. Unu el fiŝkaptistoj sidas sur pobo kaj stiras; la alia, armita per harpuno, staras sur la pruo kaj rigardas akvon. La harpuno estas simila al fera kombilo, kun noĉoj ĉe ĉiu dento kaj estas kroĉita al longa, malpeza fosto. Rimarkinte fiŝon, la batanto montras signon al la stiranto navigi pli malrapide, poste li metas la harpunon super la fiŝo... la bato — kaj la harpuno eliĝas el akvo. Mistrafoj okazas nur ĉe novuloj kaj ĉiam ridigas. 
— Sergej Turbin, Lando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872][1]


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse), p. 137. ISBN =.