Kaypro
| Kaypro | ||
|---|---|---|
| entrepreno | ||
| Dum | 1981 - 2001 | |
| Sidejo | San-Diego | |
| Lando | Usono | |
Kaypro Corporation estis usona fabrikanto de hejmaj kaj personaj komputiloj bazita en Solana Beach, kantono San-Diego, Kalifornio dum la 1980-aj jaroj (oficiale la kompanio aktivis inter 1981 kaj 1992). La kompanio estis fondita de Non-Linear Systems (NLS) por konkuri kun la populara portebla mikrokomputilo Osborne 1. Kaypro produktis serion da fortikaj, "porteblaj" komputiloj bazitaj sur la operaciumo CP/M. Ili estis venditaj kun ampleksa programara pako, kiu superis siajn konkurantojn kaj rapide fariĝis unu el la plej vendataj linioj de personaj komputiloj en la fruaj 1980-aj jaroj.
Kaypro estis escepte lojala al sia originala klientaro sed malrapida adaptiĝi al la ŝanĝiĝanta komputila merkato kaj al la alveno de IBM PC-teknologio. Ĝi forvelkis el la ĉefa merkato antaŭ la fino de la jardeko kaj fine spertis bankroton en 1992.

