Saltu al enhavo

Kovel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kovel (stacidomo).
Image
Kovel
Image
urbo de provinca signifo
historia reĝa urbo de Pollando-Litovio
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45000–45014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67 575  (2022) [+]
Loĝdenso 1 352 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 24° 43′ O (mapo)51.21666666666724.716666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 24° 43′ O (mapo) [+]
Alto 172 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kovel (Volina provinco)
Kovel (Volina provinco)
DEC
Image
Situo de Kovel
Kovel (Ukrainio)
Kovel (Ukrainio)
DEC
Image
Situo de Kovel

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Kovel [+]
Image
Image
vdr

Kovel (ukraine Ковель, translit. Kovel’; ruse Ковель, pole Kowel, judgermane קאָוועל) estas urbo en Volina provinco, en nordokcidenta Ukrainio. Servante kiel administracia centro de la Kovela distrikto, la urbo mem estis deklarita kiel urbo de provinca signifo kaj ne estas parto de la distrikto. En la popolnombrado de 2014 estis 69 342 loĝantoj[1]

Kovel estis laŭlonge de la historio ĉu pola ĉu rusa, kun pola loĝantaro.

En la Dua Mondmilito, post la invado de Pollando fare de Nazia Germanio kaj poste, ties Operaco Barbaroso la germanoj murdis 18 000 judojn en Kovel, ĉefe dum aŭgusto kaj septembro 1942.

Ĉirkaŭ 8 000 judoj estis murditaj en arbaro proksime de Baĥiv la 19an de aŭgusto 1942 dum la nuligo de la geto de Kovel, establita la 25an de majo 1942. Judaj viktimoj estis transportitaj fervoje el Kovel al Baĥiv kie oni elfosis tombojn ĉe la fervojo. Fakte estis du getoj, unu ene de la urbo kaj alia en la kvartalo Pjaski. Totale estis 24 000 judoj, inter kiuj multaj rifuĝintoj. La juda komunumo ne plu ekzistis.[2][3]

En marto kaj aprilo 1944, Kovel estis loko de akra batalado inter la 5a SS Panzera Divizio Vikinga kaj la Ruĝa Armeo.

Dum la Volinia masakro, la urbo estis ŝirmejo por etnaj poloj, kiuj fuĝis de la genocido. En tiu periodo, ukrainaj naciistoj murdis proksimume 3 700 polajn loĝantojn de la Kovela distrikto. Komence de la printempo 1944, la 27a Infanteria Divizio de la Pola Enlanda Armeo operaciis en la areo. Kovel estis liberigita de la Ruĝa Armeo en julio 1944.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Loĝantaro de Ukrainio Чисельність наявного населення України (ukraine). Ŝtata servo de statistiko de Ukraino, p. 111 (2015-01-01). Arkivita el la originalo je 2018-07-13. Alirita 2024-03-23 .
  2. angle Bakhiv | Volyn - Yahad-In Unum. Alirita la 24-an de marto 2024
  3. angle Bakhiv (Kovel), ukraine БАХІВ, germane Bakhiv. Historio de la Judoj en Kovel. Alirita la 24-an de marto 2024

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]