Saltu al enhavo

Kubismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kubismo
Image
arta movado
pentra movado
arkitektura stilo
arta stilo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1907 vd
Antaŭe prakubismo vd
Landoj Francio vd
Image
Image
vdr
Image
Juan Gris - Portreto de Pablo Picasso

Kubismo estas movado en pentrarto.

Kubismo estis pentrarta kaj skulptarta skolo, kiu aperis en la multnacia medio de parizaj artistoj en Francio, proksimume en 1910. Ĝi havis anojn en diversaj landoj, precipe en Francio, Hispanio kaj Ĉeĥio ĝis la 1930aj jaroj kaj la dua mondmilito.

Kubismaj pioniroj ŝokis la siatempan publikon per ne realsimilaj bildoj, per abruptaj, angulaj formoj, per enmeto de vulgaraj substancoj – ekzemple gazetpapero – en siajn verkojn.

Instigon ili trovis unuflanke en tradiciaj afrikaj artaĵoj, aliflanke en propra eksperimentado pri prezentado de objektoj en pentraĵo: precipe ili provis kunmiksi en la sama bildo plurajn vidpunktojn al sama aĵo. Ekzemple en sama portreto povas aperi la du okuloj de fronte vidata vizaĝo kune kun la deflanka vido de nazo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]