Saltu al enhavo

Podagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podagro
malsano • simptomo aŭ signo
Image
vdr

Podagro estas dolora malsano de artikoj, precipe ĉe la piedo, kaŭzata de tro da ureata acido en la sango. La salo de la ureata acido demetiĝas en la artikoj kaj pro tio aperas paroksisme la artikaj doloroj. La paroksisma podagro aperas ĉefe en la piedaj artikoj, dum horoj. La kronika (longdaŭra) podagro kaŭzas la artriton (artikan inflamon) de la periferiaj artikoj de la piedoj kaj manoj.

La demetiĝo de ureato-acidaj Natrio-kristaloj en la artikoj, artik-ĉirkaŭaj histoj, tendenoj kaŭzas aperon de tipaj tofoj (tophus).

Plialtigo de la nivelo de ureata acido en sango ofte kaŭzas ne nur podagron, sed ofte ankaŭ ŝtonojn en renoj.

Podagro estas herediĝa malsano, sed ĝin influas ankaŭ aliaj faktoroj (nutrado, vivostilo ktp.).

Kuracado.

  1. dieto kun malplia enhavo de purinoj: limigi viandon, precipe renojn, hepaton k.s., kelkajn specojn de fiŝoj. Limigi produktojn enhavantajn kafeinon (teo, kafo, kakao ktp) ĉar kafeino estas speco de purinoj. Oni atentu pri blanka vino, biero kaj diversaj sodakvoj.
  1. medikamentoj, kiuj malrapidigas la metabolon de purinoj, ekzemple alopurinolo. Alopurinolo estas malkatalizilo de la fermento ksantinoksidazo, kiu katalizas en organismo transformon de la purinoj en la ureata acido kaj ĝiaj saloj. Malrapidante la malkomponon de purinoj, alopurinolo plialtigas reuzon de purinoj en organismo.
  1. ĉar la krizo ofte komenciĝas dumnokte kaj akriĝas matene, oni povas forigi la dolorojn frumatene metante la doloran piedon en tre varman akvon dum unu horo. Oni evitu brulvundojn. Tiu simpla farmaniero povas foje komplete dissolvi la kristalojn en la arterioj kaj vejnoj.