Saltu al enhavo

Tagum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Tagum
Image
provinca urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Image Filipinoj
Regiono Davaa regiono
Provinco Image Norda Davao
Poŝtkodo 8100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 300 042  (2024) [+]
Loĝdenso 1 532 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 27′ N, 125° 48′ O (mapo)7.44778125.80778Koordinatoj: 7° 27′ N, 125° 48′ O (mapo) [+]
Alto 117 m [+]
Areo 195,8 km² (19 580 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Image
Tagum (Mindanao)
Tagum (Mindanao)
DEC
Image
situo sur la insulo Mindanao
Tagum (Filipinoj)
Tagum (Filipinoj)
DEC
Image
situo en la Filipinoj

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Tagum [+]
Image
Image
vdr

Tagum - tagaloge Lungsod ng Tagum - estas triaklasa urbego, ankaŭ diocezo en la respubliko Filipinoj. Ĝi situas sur la insulo Mindanao kaj en la Davaa regiono kaj estas ĉefurbo de la provinco Norda Davao.

Image
Urbodomo de Tagum

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Tagum situas sur ebenaĵo proksime al la maro [1]. Panabo troviĝas 21, regiona ĉefurbo Dabao 50, Digos 92, ĉefurbo Manilo 953, Kezonurbo 956 kilometrojn (aere) [2].

La unuaj enmigrintoj alvenis en 1929 kaj aĉetis bienetojn. La loko apartenis al Davao. En 1932 oni komencis labori trairan vojon, tiutempe ankaŭ lernejon kaj kapelon. La areo tiam nomata Magugpo iĝis sendependa vilaĝo en 1941. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis, post la liberiĝo nur kvin domoj restis senruinaj. En 1948 la nova loknomo estis Tagum, tiutempe konstruiĝis la urbodomo, merkato, sancentro, pliaj vojoj. Ekde 1967 Tagum estas sidloko de la provinca registaro. Tagum atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, laŭ filipina klasifikado en 1998 kaj iam la titolon komponenta urbo.

Tagum estas ĉefe agrikultura areo pri lignaĵoj, bananoj, sed gravas ankaŭ la turismo kaj komerco.

Religio kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, eĉ diocezo funkcias en Tagum. 2 universitatoj, kampuso, akademio, liceo, seminario, instituto donas eblecon por studi.

Al Tagum kuras 3 signifaj aŭtovojoj.

Tagum situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 2000 mm.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]