Tim Walz
Aspekto
Tim Walz, naskonomo Timothy James WALZ, estas usona politikisto reprezentanta la Demokratan Partion. Li naskiĝis la 6-an de aprilo 1964 en West Point, kantono Cuming, Nebrasko, do nun estas 62-jaraĝa.

Tim Walz 17-jara en 1981 kiel ano de la nacia gvardio de la usona armeo
Ekde la 7-a de januaro 2019 li estas la guberniestro de Minesoto.[1] Antaŭ tio li oficis kiel membro de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj de la 1-a Kongresa Distrikto de Minesoto de 2007 ĝis 2019.
Antaŭ sia politika kariero, li estis suboficiro en la usona armeo kaj instruisto [2]
La 6-an de aŭgusto 2024, la tiama vicprezidanto Kamala Harris anoncis la sampartianon Walz kiel ŝia balotpartnero en la usona prezidenta baloto de 2024.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Coolican, J. Patrick, "Tim Walz's campaign for Minnesota governor aiming to bridge the great divide", Star Tribune, 2018-20-14. (angle) Arkivigite je 2019-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "Harris and Walz attack Trump in first rally as Democratic ticket", BBC News, 2024-08-06. (angle)
- ↑ "Who is Tim Walz, one of Kamala Harris' top contenders for Vice President?", MinnPost, 2024-07-24. (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kolekto Timothy James Walz, Veterana Historia Projekto, Biblioteko de Kongreso
- Oficiala retejo de la kampanjo de Harris Walz
| ||||||
Kategorioj:
- Naskiĝintoj en 1964
- Vivantaj homoj
- Nuntempaj usonaj guberniestroj
- Viroj
- Naskiĝintoj la 6-an de aprilo
- Usonaj politikistoj
- Guberniestroj de Minesoto
- Usonaj militistoj de la 20-a jarcento
- Usonaj militistoj de la 21-a jarcento
- Svedaj usonanoj
- Irlandaj usonanoj
- Germanaj usonanoj
- Konvertitoj de katolikismo al luteranismo
- Usonaj GLAT-aktivuloj

