Urielo
Aspekto
| Sankta | ||
| Ĉefanĝelo Urielo | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| אוּרִיאֵל | ||
| Sanktulo | ||
| Honorata en | Judismo, Anglikanismo, Bizanca Ortodoksismo, Orienta Ortodoksismo, Orienta Katolikismo, Esotera Kristanismo | |
| Festotago | 29-a de septembro (okcidenta), 8-a de novembro (orienta) | |
| Patroneco | Arto, konfirmacio, poezio, sciencoj | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La ĉefanĝelo Urielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Urielo (hebree אוּרִיאֵל; greke Ουριήλ; kopta ⲟⲩⲣⲓⲏⲗ; traduke: «Dio estas mia lumo» aŭ «fajro de Dio»), estas ĉefanĝelo menciita en Zoharo, 2 Esdras, Libro de Ĥanoĥ kaj alia esotera literaturo.[1]
En kristanismo
[redakti | redakti fonton]La Rom-Katolika Eklezio agnoskas nur tri ĉefanĝelojn, kiuj estas menciitaj en la Biblio: Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo. Sed laŭ iuj kristanaj tradicioj, estas kvar aŭ eĉ sep ĉefanĝeloj, Urielo estas ĝenerale la kvara.[2] Li estas adorata en la Anglikana Komunio, Ortodoksa Eklezio, Kopta Eklezio, Etiopia Eklezio, Eritrea Eklezio kaj Esotera Kristanismo.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vitralo en la preĝejo St James’ Church, Grimsby
-
Vitralo en la preĝejo Holy Trinity Church, Hull
-
«Sankta Urielo, Interpretisto de Profetaĵoj», St Michael’s and All Angels Church, Howick, Northumberland
-
Fresko en la Kopta ortodoksa preĝejo de Sankta Virgulino Maria, Kairo
-
Pentrado de Henry Oliver Walker, Kongresa Biblioteko de Usono
-
Vitralo en la Katedralo de Puebla, Puebla
-
Statuo en la Malnova Tombejo de Paysandú
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gutmann, Joshua. Uriel (angle). Encyclopaedia Judaica. Alirita 2019-03-12 .
- ↑ URIEL (angle). Jewish Encyclopedia. Alirita 2019-03-12 .

