Visiedo
| Visiedo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipality of Aragon (en) | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 44164 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Pedro Andrés Arandia Fernández | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 132 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 41′ N, 1° 6′ U (mapo)40.6857303-1.097575Koordinatoj: 40° 41′ N, 1° 6′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 185 m [+] | ||
| Areo | 55,531646 km² ( 555 3.1 646 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Visiedo [biSJEdo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 47 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Laŭ la ŝoseo A-1509 ĝi estas inter Argente okcidente kaj Perales del Alfambra sudoriente. Sudokcidente estas Camañas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Visiedo oni malaltiĝis ĝis nunaj 47 loĝantoj.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, la kastelo ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La kastelo.
-
La preĝejo.





