Saltu al enhavo

Alex Haley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alex Haley
Image
Persona informo
Alexander Murray Palmer Haley
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1921 (1921-08-11)
en Ithaca
Morto 10-an de februaro 1992 (1992-02-10) (70-jaraĝa)
en Seattle
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Alex Haley House and Museum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Malio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Elizabet-Urba Ŝtat Universitato
Ŝtata Universitato de Alcorn Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Alex Haley
Familio
Patro Simon Haley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Bertha George Haley (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o My Haley (mul) Traduki (19771992) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
romanisto
militisto
historiisto
verkisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1960– vd
Verkado
Verkoj Queen: The Story of an American Family 
Roots: The Saga of an American Family vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
vdr

Alexander Murray Palmer HALEY (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1921 en Ithaca, Novjorkio - mortis la 10-an de februaro 1992 en Seatlo, Vaŝingtonio) estis usona verkisto.[1]

Li atingis tutmondan famon en 1976 per sia romano Roots : The Saga of an American Family, en kiu li rakontis la antaŭe parole transdonitan supozeblan historion de siaj prapatroj, komencante kun Kunta Kinte, kiu supozeble estis alportita kiel sklavo el la nuna Gambio al la tiama brita kolonio Marilando en 1767.

Li ricevis la Premion Pulitzer pro Roots en 1977. La televidserio de la sama nomo estis elsendita en la sama jaro de ABC kaj elsendis ĝin en 1977 al rekord-rompanta publiko de 130 milionoj.

En Usono, la libro kaj miniserio levis la publikan konscion pri la historio de nigrulaj usonanoj (Afrik-usonanoj) kaj inspiris larĝan intereson pri genealogio kaj familia historio.[2] La unua libro de Haley estis La Aŭtobiografio de Malcolm X, publikigita en 1965, kunlaboro per multaj longaj intervjuoj kun Malcolm X.[3] Post kiam Malcolm X estis murdita, li kompletigis la biografion kun la edzino de Malcolm, Betty Shabazz.

Li laboris pri dua genealogia romano je sia morto. Haley petis, ke David Stevens, scenaristo, kompletigu ĝin; la libro estis publikigita kiel Queen: The Story of an American Family. Ĝi estis adaptita kiel miniserio, Alex Haley's Queen, elsendita en 1993. [4]

Image
La Aŭtobiografio de Malcolm X, unua eldono (1965)
Image
Radikoj: La sagao de usona familio, unua eldono (1976)
Image
Historia markilo antaŭ la knaba hejmo de Haley en Henning, Tenesio, en 2007

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]