Saltu al enhavo

Arkona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Arkona
Image
Image
kabo, terpinto [+]

SituoGermanio, Meklenburgo-Antaŭpomerio
- alteco45 m ü. NHN [+]
- koordinatoj54° 40′ 35″ N, 13° 26′ 16″ O (mapo)54.67638888888913.437777777778Koordinatoj: 54° 40′ 35″ N, 13° 26′ 16″ O (mapo)

Arkona (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Arkona (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Image
Lokigo de Meklenburgio-Antaŭpomerio en Germanio

Arkona (Balta maro)
Arkona (Balta maro)
DEC
Image
Map
Arkona
ImageVikimedia Komunejo:  Cape Arkona [+]
Image
Image
vdr

Kabo Arkona (germane Kap Arkona) estas 45-metrojn alta kabo en la insulo Rügen (Rugeno)en Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio. Ĝi formas la pinton de la duoninsulo Wittow ("blanka loko"), ĝuste kelkajn kilometrojn norde de la Nacia Parko Jasmund. La protektita areo de la kabo Arkona, kune kun la fiŝkaptita vilaĝo Vitt, apartenas al la municipo Putgarten kaj estas unu el la plej popularaj turismaj celoj en Rügen, kaj ricevas ĉirkaŭ 800,000 vizitantojn ĉiujare.

Sur la kabo estas du lumturoj, naviga turo, du militaj bunkraj kompleksoj, la Balta templofortikaĵo Jaromarsburg kaj kelkaj turismaj konstruaĵoj (restoracioj, trinkejoj kaj suveniraj vendejoj).

Pro ties geologio kaj la veteo kiu estas tie ĉi, estas oftaj marbordaj faloj, ĉefe vintre.

La kabo Arkona estas ofte referencata kiel "la plej norda pinto de Rügen", kio ne veras. Proksimume unu kilometron nordokcidente, estas punkto en la kruta bordo, konata kiel Gellort, kiu estas iom pli norda. Rekte ĉe la piedo de Gellort estas 165-tuna migra roko konata kiel Siebenschneiderstein (platgermane: Söbenschniedersteen). La kabo havigas impresigan vidon de la insulo, kaj el tero aŭ maro.

Image
Vido de Kabo Arkona

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Stefan Best: Geheime Bunkeranlagen der DDR, Motorbuchverlag, Stuttgart, (ISBN 3-613-02332-6)
  • Peter Feist: Der Burgwall am Kap Arkona, Kai Homilius Verlag, Berlin, 1995, (ISBN 3-931121-00-3)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

54° 40′ 35″ N 13° 26′ 16″ O / 54.67639 °N, 13.43778 °O / 54.67639; 13.43778 (mapo)