Arthur Adamov
| Arthur Adamov | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| Persona informo | ||
| Артур Адамян Արթյուր Ադամով | ||
| Naskonomo | Arthur Adamian | |
| Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1908 en Kislovodsk, Terek Oblast, | |
| Morto | 15-an de marto 1970 (61-jaraĝa) en 5-a arondismento de Parizo, | |
| Mortis pro | sinmortigo | |
| Mortis per | trodozo | |
| Tombo | Pariza tombejo de Ivry, 44 48° 48′ 50″ Nordo 2° 21′ 55″ Oriento / 48.813863 °N, 2.365304 °O (mapo) | |
| Etno | armenoj vd | |
| Lingvoj | franca • rusa • armena vd | |
| Ŝtataneco | Francio | |
| Alma mater | Lycée Lakanal | |
| Familio | ||
| Edz(in)o | Jacqueline Autrusseau (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | dramaturgo tradukisto aktoro prozisto verkisto radiodramisto | |
| Aktiva dum | 1947– vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arthur ADAMOV (n. la 23-a de aŭgusto 1908 en Kislovodsk, Rusia Imperio ; m. la 15-a de marto 1970 en Parizo) estis franca tradukisto, prozverkisto kaj dramisto de armena origino. Li estas konsiderata, kune kun Eugène Ionesco, Samuel Beckett kaj Georges Schehadé, kiel unu el la plej gravaj aŭtoroj de la Absurda teatro. [1][2]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Adamov kreskis en riĉa familio de armena deveno en Rusio. Kiel multaj aliaj riĉaj rusoj, la gepatra lingvo de Adamov estis la franca, kaj en 1924 li translokiĝis al Parizo, kie li laboris kiel redaktoro por la superreala revuo Discontinuité. Lian fruan dramon karakterizas profunda persona krizo, kun inspiro de la revluda tekniko de August Strindberg kaj la teorio de Antonin Artaud pri la "teatro de krueleco". Lin ankaŭ influis superreala teatro. Li portretis la mankon de komunikado, homan solecon kaj la disfalon de lingvo en L'invasion (1950). Adamov klarigis la sperton de sensignifeco al la malkresko de religio.
Dum la 1950-aj jaroj, Adamov engaĝiĝis en la Franca Komunista Partio, [3] kaj subskribis, kune kun Jean-Paul Sartre, Nathalie Sarraute kaj Marguerite Duras, la "Manifeston de la 121" kontraŭ la franca kolonia milito en Alĝerio en 1961. En liaj pli postaj verkoj, socie kritika elemento ankaŭ fariĝis pli kaj pli evidenta, ekzemple en La Politique des restes (1962) kaj Off Limits (1968), kie kapitalismo kaj la konsumsocio estas forte kritikataj. Lia plej grava verko, Le Ping-Pong (1955), estas akra kalkulo pri la mekanizita socio. Li poste estis influita ekde la 1960-aj jaroj de la teorioj de Bertolt Brecht pri eposa teatro. [4]
Adamov ankaŭ aktivis kiel tradukisto el pluraj lingvoj, interpretante verkojn de Rainer Maria Rilke, Georg Büchner, Nikolaj Gogol, Anton Ĉeĥov kaj August Strindberg en la francan. Li ankaŭ verkis monografiojn pri Antonin Artaud kaj August Strindberg, inter aliaj.
Adamov mortis en 1970 post superdozo de dormigaj piloloj. [5]
Verkaro (elektita)
[redakti | redakti fonton]- L'Aveu (1946)
- La Parodie (1950)
- L'Invasion (1950)
- La Grande et la Petite Manoeuvre (1950)
- Le Sens de la Marche (1953)
- Tous contre tous (1953)
- Le Professeur Taranne (1953)
- Le Ping-Pong (1955)
- Paolo Paoli (1957)
- Le Printemps '71 (1960)
- La Politique des Restes (1963)
- Ici et Maintenant (1964)
- Sainte Europe (1966)
- M. le Modéré (1968)
- Off Limits (1969)
- Si l'été revenait (1970)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arthur Adamov: Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica. Alirita 31 January 2015 .
- ↑ Esslin, Martin. (2009-04-02) The Theatre of the Absurd (angle). Knopf Doubleday Publishing Group. ISBN 978-0-307-54801-6.
- ↑ Arthur Adamov (angle). Arkivita el la originalo je 7 July 2019. Alirita 2020-04-12 .
- ↑ https://www.enotes.com/topics/arthur-adamov/criticism/adamov-arthur-1908-1970
- ↑ Banarjee, R. B., "The Theatre of the Absurd", in Literary Criterion, Vol. 7, No. 1, 1965, pp. 59–62.


