Saltu al enhavo

BBC Sport

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BBC Sport
Image
entrepreno
redakcia teamo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1988 - nekonata/nuntempe
Fondita la 17-an de februaro 1988, do antaŭ 38 jaroj
Sidejo kampuso "MediaCityUK", kvartalo Salford de Granda Manĉestro, Anglio, Britio
Posedata de BBC vd
TTT Oficiala retejo
Image
Image
vdr

BBC Sport - angla prononco laŭ sistemo IFA biːbiːsˈiː spˈɔːt - estas la sporta sekcio de BBC, mallongigo de British Broadcasting Corporation (Brita Dissenda Korporacio), ŝtate subvenciata radiofonia kaj televida dissenda instanco en Britio. La sporta sekcio provizas nacian sportan raportadon por la informkanaloj de BBC en televido, radio kaj interrete. BBC tenas la televidajn kaj radiajn elsendorajtojn en Britio por pluraj sportoj, elsendante la sporton rekte aŭ kune kun ĉefaj analizaj televidaj programoj kiel Match of the Day ("matĉo de la tago", pri futbalo), Test Match Special ("testa matĉo speciala", pri kriketo), Ski Sunday ("skiado dimanĉe") kaj Today at Wimbledon ("Hodiaŭ ĉe la tenisejo Wimbledon"). Rezultoj, analizoj kaj priraportado ankaŭ estas aldonitaj al la retejo de BBC Sport kaj per la interaga televida servo "BBC Red Button".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]