Barbio
Aspekto
Barbio (Barbus), aŭ barbfiŝo, estas aktinopteriga genro de la familio de Ciprinedoj. La tipa specio de Barbus estas la komuna barbio, unuafoje priskribita kiel Cyprinus barbus kaj nun nomata Barbus barbus. Barbus estas la nomdona genro de la subfamilio Barbenoj, sed pro ties rilataro, tiu taksono estas pli taŭge inkluzivata en la Ciprinenoj almenaŭ ĉe plej granda parto (inkluzive la tipajn speciojn de Barbus).