Coursera
Aspekto
| Coursera | ||
|---|---|---|
| Massive online open course provider (en) eduka firmao retejo publika kompanio | ||
| Komenco | 2012 vd | |
| Geografia situo | 37° 23′ 31″ N, 122° 6′ 13″ U (mapo)37.391944444444-122.10361111111Koordinatoj: 37° 23′ 31″ N, 122° 6′ 13″ U (mapo) | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | Mountain View | |
|
| ||
| Moto | Grow your career • Serving the world through learning | |
| Fondintoj | Andrew Ng • Daphne Koller vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | korporacio en Delavaro | |
Coursera Inc. estas grandega malferma interreta kursprovizanto en Usono, fondita en 2012 de komputikaj profesoroj de Universitato Stanford Andrew Ng kaj Daphne Koller.[1] Coursera laboras kun universitatoj kaj aliaj organizoj por oferti retajn kursojn, atestojn kaj diplomojn en diversaj temoj.[2] En 2021, ĉirkaŭ 150 universitatoj ofertis pli ol 4 000 Coursera-kursojn.[3]
Coursera ankaŭ ofertas gradajn kursojn en partnereco kun Universitatoj. Ekzemple, la platformo estas partnero de HEC Paris por la Executive Master novigado kaj entreprenado[4]. 100% interrete, ĉi tiu programo celas trejni altrangulojn specialigitajn pri ĉi tiuj du areoj en 18 monatoj[5]. Ĝi estis malfermita en marto 2017.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The year of MOOC
- ↑ How Coursera Makes Money
- ↑ Coursera is one of the top online learning platforms, with thousands of courses from schools like Yale and companies like Google — here's how it works. Arkivita el la originalo je 2023-04-17. Alirita 2022-04-26 .
- ↑ MSc in Innovation and Entrepreneurship
- ↑ Exclusif. HEC se lance dans un diplôme… 100 % en ligne
- ↑ HEC lance un programme diplômant 100 % en ligne



