Saltu al enhavo

Danone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danone
DANONE
Image
manĝofaranta firmao
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1919 - nekonata/nuntempe
Jura formo société anonyme à conseil d'administration s.a.i.
Fondintoj Isaac Carasso vd
Sidejo Parizo
Lando Hispanio Francio
Dungitoj 98 105 (stato: 31-a de decembro 2021)
Agokampo laktejprodukto enbotela akvo beba manĝaĵo kafo manĝaĵo
ISIN-kodo FR0000120644
filiaj kompanioj Wahaha Joint Venture Company Actimel Grameen Danone Volvic Evian Nutricia Arvie Badoit Blédina Danette Danone Gervais La Salvetat Stonyfield Farm Taillefine Danone (Netherlands) Danone (France) Danone (Morocco) Danone Danone Bagley Argentina S.A. Danone North America Aguas Danone SA Q4037021 vd
Partoprenanta Q4037021 vd
Posedataj kompanioj Activia Evian Nutricia Q2401641 Q2944575 Danette Hôtel Royal Taillefine Font Vella Silk (brand) Q16722561 Actimel International Delight Mizone vd
TTT Oficiala retejo
Image
Image
vdr

Danone estas franca nutraĵindustria entrepreno, kies ĉefaj produktoj estas la laktaĵoj, laktaj desertoj. En tiu produkta branĉo, Danone estas la plej granda en la mondo, sed krom tiuj, ĝi enboteligas mineralan akvon (Evian) kaj produktas dolĉaĵojn (keksoj).

  • 1919: Isaac Carasso, fondinto de Danone, pretigas la unuan sian jogurton, kiun oni ekvendas en apotekoj.
  • 1942: filo de la fondinto, Daniel Carasso, fondas entreprenon en Usono, sub nomo Dannon.
  • 1947: Dannon enkondukas la fruktan jogurton, poste malgrasigitajn produktojn, kio estis tiutempe tutmonda novaĵo.
  • 1951: la entrepreno fortiĝas en Francio, oni enkondukas novajn produktojn sur la merkaton, ekproduktas fromaĝojn.
  • 1966: plua ampleksiĝo, ĝi unuiĝas kun du vitroproduktaj firmaoj kaj alprenas la nomon BSN, gvidanto de la entrepreno iĝas Antoine Riboud, kiu restas longtempe ties ĉefa posedanto kaj gvidanto. Ĝi unuiĝas en la sama jaro kun Gervais, estiĝas nova firmao, la Gervais-Danone.
  • 1969: BSN transprenas surmerkatadon de Evian kaj akiras pluajn interesojn en la nutraĵa industrio.
  • 1973: la BSN kaj Gervais-Danone unuiĝas, estiĝas la plej granda francia nutraĵindustria entreprena grupo.
  • 1979: la enspezo de la patra entrepreno superas la jarajn 16,5 miliardojn da usonaj dolaroj.
  • 1994: la patra entrepreno ŝanĝas sian nomon al Group Danone, tio estas, estiĝas la Danone, ĉefdirektoro iĝas Frank Riboud, filo de Antoine Riboud.
  • 1996: enspezo de la grupo superas 83,9 miliardojn da frankoj.
  • 2004 enspezo de la grupo superas 14 miliardojn da eŭroj.
  • 2007: Danone vendas la produktan branĉon pri kekso, manĝeto-nutraĵojn kaj maizflokojn al usona Kraft Foods. Samjare ĝi aĉetis la entreprenon Numico kaj tiel fortigis siajn merkatajn poziciojn.

La Danone-grupo

[redakti | redakti fonton]

La grupo ĉeestas en 120 landoj de la 5 kontinentoj kaj funkciigas 150 uzinojn, havante 76.000 dungitojn. Ĝi havis en 2008 enspezon de 15,22 miliardoj da eŭro. Danone estas unu el la entreprenoj de Fortune 500.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]