El Mercurio (Ĉilio)
| El Mercurio | ||
|---|---|---|
| taggazeto gazeto de registro | ||
| Komenco | 1900 vd | |
| Geografia situo | 33° 22′ 58″ S, 70° 35′ 36″ U (mapo)-33.382777777778-70.593333333333Koordinatoj: 33° 22′ 58″ S, 70° 35′ 36″ U (mapo) | |
| Landoj | Ĉilio vd | |
|
| ||
| Fondintoj | Agustín Edwards Mac-Clure vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
El Mercurio, signifante "La Merkuro", estas ĉilia ĉiutaga gazeto kun nacia cirkulado kaj membro de la Grupo del Diarios América.
Eldonata ekde 1900 en Santiago de Ĉilio. La gazeto estis fondita de la komercisto Agustin Edwards kaj estas liberala.
Ĝi estas konsiderata tradicia gazeto, kun pluraj ĉiutagaj eldonoj kaj reta versio nomata EMOL. Ĝi ŝuldas sian nomon kaj emblemon al la romia dio Merkuro, mesaĝisto de la dioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La gazeto iniciatis plurajn teknologiajn novigojn en verkado, tiparkomtado kaj presado. Ĝi nuntempe posedas unu el la plej modernaj presejoj en Sudameriko, inaŭgurita meze de la 1980-aj jaroj. La redakcia linio estis – almenaŭ sub la gvidado de Agustín Edwards Eastman – decide konservativa.
Tiu ĉi situacio estis aparte evidenta en la akra opozicio de El Mercurio al la registaro de Salvador Allende. Sekve, la gazeto poste adoptis klare pozitivan sintenon al la milita reĝimo de Augusto Pinochet. Poste aperis, ke El Mercurio ricevis ampleksan financan subtenon de la CIA. La usona spionservo laŭdis la gazeton en memorando kaj atestis, ke ĝi ludis gravan rolon en la preparado de la puĉo de Pinochet. (vidu ankaŭ Usona interveno en Ĉilio ) [1]
Post la transiro, la gazeto adoptis modere kritikan sintenon rilate al la diversaj registarestroj de la centro-maldekstra alianco Concertación de Partidos por la Democracia.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- El Mercurio de Santiago (presitaj eldonoj de 27a de oktobro 2007): Ekbrila versio, Teksta versio
- El Mercurio en Interreto (enreta eldono)
- El Mercurio de Valparaíso



