El Santo
| El Santo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Rodolfo Guzman Huerta | ||||
| Naskiĝo | 23-an de septembro 1917 en Tulancingo | ||||
| Morto | 5-an de februaro 1984 (66-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | korinfarkto | ||||
| Tombo | Mausoleos del Ángel (en) | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Meksiko | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | El Hijo del Santo (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | El Santo vd | ||||
| Okupo | spektakla luktisto (1934–1982) aktoro teatra aktoro filmaktoro televida aktoro sportisto | ||||
| Aktiva dum | 28-a de junio 1934–12-a de septembro 1982 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rodolfo Guzmán Huerta (naskiĝis la 23-an de septembro 1917 en Tulancingo, Hidalgo ; mortis la 5-an de februaro 1984), konata kiel El Santo (la Sanktulo), estis meksika "real-viva superheroo", luktisto kaj aktoro (maskita).[1][2]
Li famiĝis pro la rolulo, al kiu li dediĉis sian tutan vivon. Rodolfo gajnis la kromnomon Santo, El Enmascarado de Plata ( hispane por "La Sankta, Arĝent-Maskita Viro" ), neniam forigis sian maskon publike (li faris tion nur unufoje - en januaro 1984, dum televida programo, semajnon antaŭ sia morto ), kaj laŭ legendo, li eĉ dormis kun ĝi surmetita. Fakte, li estis entombigita kun sia masko surmetita.
La rolulo El Santo ( hispane por "Sanktulo ") estis tiel fama kiel Zorro kaj, kiel li, kreis la sintenon de "bono triumfanta super malbono." El Santo fariĝis ikono de meksika popkulturo por la generacioj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kaj la plej multaj infanoj identiĝis kun lia rolulo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]
Li estas unu el la plej famaj kaj ikonecaj meksikaj luktistoj, nomata unu el la "plej grandaj legendoj de meksikaj sportoj." Lia luktada kariero daŭris preskaŭ kvin jardekojn, dum kiuj li fariĝis popola heroo kaj simbolo de justeco por la simpla homo per siaj aperoj en luktofilmoj kaj bildstrioj rakontantaj fikciajn rakontojn pri la batalo de El Santo por justeco. Li ĉefrolis aŭ ludis subtenajn rolojn en almenaŭ 52 filmoj inter 1958 ĝis 1982.
Dum sia kariero, li ĉefe konkuris en Empresa Mundial de Lucha Libre. Li estas meritigita pro popularigado de luktado en Meksiko same kiel Rikidōzan faris en Japanio. La filo de Guzmán sekvis lin en luktadon sub la kromnomo El Hijo del Santo (Filo de Santo). En 2018, WWE enkondukis lin en ĝian Halon de Famo en la kategorio "Heredaĵo".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Various. (2005) “The Silver Masked-Man”, Lucha Libre> Masked Superstars of Mexican Wrestling. Distributed Art Publishers, Inc., p. 280–285. ISBN 968-6842-48-9.
- ↑ Madigan, Dan. (2007) “El Santo”, Mondo Lucha a Go Go: the bizarre& honorable world of wild Mexican wrestling. HarperCollins Publishers, p. 71–78. ISBN 978-0-06-085583-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Santo ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- La Filmoj de El Santo, El Enmascarado De Plata
- Santo kaj amikoj
- Santo-biografio kun emfazo pri lia filma laboro ĉe (re)Search my Trash
- El Santo's profile at WWE , Cagematch , Wrestlingdata , Internet Wrestling Database

