Saltu al enhavo

Friedrich List

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich List
Image
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1789 (1789-08-06)
en Reutlingen
Morto 30-an de novembro 1846 (1846-11-30) (57-jaraĝa)
en Kufstein
Lingvoj germana angla
Loĝloko Reading
Ŝtataneco Virtembergo
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Friedrich-List-Gymnasium Reutlingen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Friedrich List
Memorigilo Friedrich List
Familio
Infanoj nekonata valoro, Caroline Hövemeyer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
politikisto
verkisto
politika ekonomikisto
diplomato
ĵurnalisto
entreprenisto
universitata instruisto
komercisto Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
vdr

Friedrich LIST (naskiĝinta la 6-a de aŭgusto 1789 en Reutlingen, mortinta la 30-a de novembro 1846 en Kufstein) estis germana ekonomia teoriisto kaj politikisto. Li konsideratas fondinto de la germana politika ekonomio kaj pioniro de la ekonomia unuigo de Germanlando.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Nationale System der politischen Ökonomie, 1930

La filo de tanisto instruis sin mem kaj engaĝiĝis frue por la nacia-liberaj ideoj de revolucia vekiĝo en Germanlando. En 1817 li iĝis profesoro pri ŝtata ekomonio en Tübingen, kiun postenon li perdis jam en 1820. Kialo estis la fondo de la Ĝenerala germana asocio komercada-metiada (germane: Allgemeiner Deutscher Handels- und Gewerbeverein) en Frankfurt am Main kune kun entreprenestroj kaj komercistoj. Tiu asocio reklamis por la nuligo de ne malpli ol 38 doganaj limoj ene de la Germana Federacio. La fondo de la Germana Doganunio en 1834 realigis tiun celon finfine.

Pro liaj postuloj je demokratiaj reformoj li perdis la stato de deputito en la landa asembleo de Virtembergo (ekde 1820) kaj eĉ malliberigitis en 1822 dek monatojn en citadela prizono. En 1825 li devis fuĝi en Usonon el kie li revenis kiel usona konsulo en 1832. Li ankaŭ planis instali tutgermanan fervojan liniaron; por tio li fondis en 1834 en Leipzig la asocion Leipzig-Dresdner Eisenbahngesellschaft.

En lia majstroverko ekonomiteoria Das nationale System der politischen Ökonomie (1841, nefinite) li kontraŭ la klasika doktrino de Adam Smith pri la libera komerco metis sian Teorion de la produktivaj fortoj kun plia respekto de ekonomia praktiko.

Por subteni la evoluigon de la nacia industrio li propagandis la instalon nedaŭraj doganoj por protekti sin kontraŭ superpezaj eksterlandaj konkurentoj. Tion li taksis necesa paŝo por fondota doganlibera Centra Eŭropo.

Eschenhagen, Wieland: "List, Friedrich", en: Microsoft Encarta 2007, Microsoft Corporation, 2006 (DVD).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]