Saltu al enhavo

Hamina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Hamina · Fredrikshamn

Blazono de Hamina

Situo de Hamina

Blazono Situo
Map
Hamina · Fredrikshamn
komunumo urbeto urbo
www.hamina.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Image Kymenlaakso
Fondita 1652
Areo 633 km² (sen maro)
Loĝantaro 21 140 (2014)
Finnlingvaj 96,7 %
Svedlingvaj 0,4 %
Image
vdr
Image
Urbodomo de Hamina
60.56666666666727.183333333333

Hamina (svede Fredrikshamn) estas urbo kaj komunumo en la finna gubernio Suda Finnlando, ties provinco Kymenlaakso. Laŭ la stato de 2014 en la komunumo vivis 21 140 loĝantoj sur areo de 609,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Kotka, Kouvola, Luumäki, Miehikkälä kaj Virolahti.

Hamina estas malnova fortikigita urbo ĉe la Finna golfo. Temas pri unu el la plej belaj urboj en suda Finnlando. La arkitekturon de la malnova centro karakterizas urboplano cirkloforma: el la ok-angula centra placo disradias ok rektaj kaj ĝin ĉirkaŭas du ringoformaj stratoj, kaj la tutan centron enfermas ĉeno de fortikaĵoj. La urbodomo, originale el 1797, situas en la urbocentro. Post fajro en 1840, Carl Ludwig Engel renovigis ĝin en novklasika stilo kaj alkonstruis turon.

Ekde 1819 ĝis 1903 en Hamina funkciis kadeta lernejo por estontaj oficiroj. En 1920 tie estis fondita lernejo de rezervistaj oficiroj. Ĉiun duan (paran) jaron, por festi la armeajn tradiciojn, la urbo aranĝas grandan festivalon de militista muziko nomatan Hamina Tattoo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio

[redakti | redakti fonton]