Herm

| Herm | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Flago | Blazono | ||||
| |||||
| Akvejo | Manika Markolo | ||||
| Situo | voktujo |
||||
| - alteco | 66 m [+] | ||||
| - koordinatoj | 49° 28′ N, 2° 27′ U (mapo)49.472419-2.449265Koordinatoj: 49° 28′ N, 2° 27′ U (mapo) | ||||
| Akvokolektejo | 2 km² (200 ha) [+] | ||||
| Areo | 2 km² (200 ha) [+] | ||||
| Loĝantaro | 60 [+] (2002) | ||||
| Horzono | GMT [+] | ||||
![]() |
|||||
| Herm | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Herm estas insulo el la Manikinsuloj, apartenanta al la distrikto (voktujo) Gernezejo, unu el la krondependaĵoj de la brita monarkio.
Ĝi estas la plej malgranda kiu estas malfermata al la publiko. Aŭtomobiloj kaj bicikloj estas malpermesataj tie, tamen la insulaj civitanoj estas permesataj havi traktorojn kaj aliajn 4-radajn laborveturilojn. La insulo estas konata pro siaj blankaj plaĝoj. Ĝi estas ĉirkaŭ 2 kvadratajn kilometrojn granda kaj havis 60 tutjarajn loĝantojn en 2002.
Ekzistas indikoj, ke la tero inter Herm kaj Jethou estis forprenita de ŝtormego en la jaro 709.
Historio
[redakti | redakti fonton]La insulo estis okupita antikve. Neolitikaj tomboj estis trovitaj sur la insulo.
Dum parto de la historio ĝi apartenis al la Duklando Normandio.
La norda parto de la insulo estis agnoskita en la jaro 2016 kiel Areo de Media Graveco laŭ la Ramsar-Interkonsento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.herm-island.com Retejo pri la insulo








