Infineon


Infineon Technologies AG estas germana IT-kompanio, kiu produktas duonkonduktaĵajn komponantojn, programaron kaj sistemojn por energiefikeco, fiksaj kaj moveblaj telekomunikadiloj, same kiel solvojn por la sekureca industrio. Ĝi estis fondita en aprilo 1999, kiam la duonkonduktaĵa produktado de Siemens AG estis disigita kaj organizita en apartan kompanion. La plej granda fabrikejo kun 3 250 dungitoj (en 2023) estas Infineon Dresden GmbH & Co. KG , fondita en 1994[1].
Ĝiaj ĉefaj produktoj estas integraj cirkvitoj por memorkomponantoj, aliaj elektronikaj komponantoj, kaj stirsistemoj. La kompanio ankaŭ produktas mikroprocesorojn kaj inteligentan kartoteknologion.
La firmao havas sian ĉefsidejon en la antaŭurbo Neubiberg ekster Munkeno kaj havis 46 700 dungitojn (en 2020) el kiuj ĉirkaŭ 6 000 en esplorado kaj disvolviĝo (R&D).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Infineon Technologies Dresden GmbH & Co. KG – Silicon Saxony e. V Arkivigite je 2023-05-28 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 18-an de januaro 2023 .