International Language
International Language estis gazeto de la Brita Esperanto-Asocio.
Historio laŭ la Enciklopedio de Esperanto
[redakti | redakti fonton]Por pli bone propagandi Esperanton, BEA decidis je la fino de 1923, partigi The British Esperanist en International Language, kiu krom kelkaj ekzercoj estis nur skribita en angla lingvo kaj The British Esperantist, kiu aperis nur tre modeste kun plej ofte nur 4 paĝoj kiel oficiala organo de BEA, kaj enhavante nur la oficialajn sciigojn, kronikojn, recenzojn ktp. BIL plej bone karakterizas International Language jene:
|
Ĉefe pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1931 oni denove kunigis la du gazetojn. La antaŭa suplemento al "The British Esperantist" (jan. 1922-dec. 1923) La juna Studanto poste La juna Lernanto fariĝis monata parto de International Language sub la surskribo La juna Lernatno ĝis dec. 1924. De januaro ĝis oktobro1925 tiu lasta parto estis nomata: "For beginners young and old" kaj ankaŭ aparte publikigata sub la titolo La juna Lernatnot; de okt. 1925 ambaŭ estis nomataj The Esperanto Student. La paĝnombro de International Lanague de 1924 -31 estas: 272, 304, 256, 280, 256, 244, 284,120-25x19.
"Oni de la komenco riproĉis al The British Esperantist, ke ĝi ne enhavis sufiĉe da materialo a) propaganda, b) oficiala, c) literatura. Oni penis kontentigi ĉiujn, farante The B. Esperantist oficiala organo, kaj fondante IL por propagando kaj Literaturo por lit. Sed pro financaj kaŭzoj oni ne povis subteni la du novajn gazetojn kaj IL havigis al BEA grandajn monperdojn, kaj ne altiris la publikon laŭ espero." (M. C. B.)