Saltu al enhavo

Kaŝiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Kaŝiva
Image
Image
Image
FlagoBlazono

LandoJapanio
gubernioGubernio Ĉiba

Koordinatoj35° 52′ N, 139° 59′ O (mapo)35.867583333333139.97575Koordinatoj: 35° 52′ N, 139° 59′ O (mapo) [+]
Plej malalta punktolago Tega [+]
Akvokolektejo114,74 km² (11 474 ha) [+]
Areo114,74 km² (11 474 ha) [+]
Loĝantaro427 603 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Kaŝiva (Japanio)
Kaŝiva (Japanio)
DEC
Image

ImageVikimedia Komunejo:  Kashiwa, Chiba [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Image
Image
vdr

Kaŝiva, (japane 柏市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Ĉiba.

Image
Urbodomo de Kaŝiva

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 427 603 loĝantoj sur areo de 114,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 727 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Macudo, Abiko, Kamagaja, Noda, Nagarejama, Inzai, Ŝiroi, Toride kaj Morija. En 2024 Kaŝiva havis populacion de 435578. En la 1960-aj jaroj ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kaŝiva situas laŭ ebenaĵo sur alteco inter 5-32 metrojn super la marnivelo. Morija troviĝas 9 (sed laŭvoje 19), Macudo 10, Toride 12, Iĉikaŭa 15, Funabaŝi 18, ĉefurbo Tokio ĉirkaŭ 22, gubernia sidejo Ĉiba 31 kilometrojn aere laŭ Arkivigite je 2024-08-21 per la retarkivo Wayback Machine.

Image
Kovrita butika strato

Kaŝiva estis loĝita ekde la antikvaj tempoj. La loko travivis grandan batalon en 1478. La areo estis evoluigita kiel poŝta stacio en la pli modernaj tempoj. En 1868 vilaĝo estis kreita, en 1889 ĝi oficiale iĝis municipo, en 1896 fervoja linio malfermiĝis al Tokio. Tiutempe Kaŝiva estis signifa komerca centro, fine en 1926 ĝi urbiĝis. En 1955 incendio detruis plej grandan parton de la urbocentro. En la sekva jardeko la centra administracio subtenis la rekonstruon. En 2008 la urbego estis levita al statuso kun pli granda loka aŭtonomio.

Kaŝiva estas regiona komerca centro kaj dormoĉambro por la proksimaj Ĉiba kaj Tokio. Pro la bona vojaĝa ebleco kun Tokio ĉirkaŭ 42% de la laboraktiva populacio navedas al la ĉefurbo. Ekonomio de Kaŝiva konsistas el nutraĵprilaboradoj. Menciindas la komerca sektoro, krome la restanta agrikulturo produktas rapojn, cepojn kaj spinacojn.

Image
Universitato en Kaŝiva

En Kaŝiva pluraj universitatoj funkcias.

Kaŝiva havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn pro la navedantoj.

Kaŝiva situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1358 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.

Bildoj pri Kaŝiva
Image
Vojo
Image
Strato
Image
Vendejego
Image
Stacidomo
Image
Biblioteko
Image
Hotelo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans