Karratha

| Karratha | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbeto | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 6714 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 17 013 (2021) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 20° 44′ S, 116° 51′ O (mapo)-20.7364116.846Koordinatoj: 20° 44′ S, 116° 51′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 6 m [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Karratha estas urbo en rimedriĉa nordokcidento de la subŝtato Okcidenta Aŭstralio de Aŭstralio. La urbo estis establita en la 1960-aj jaroj por loĝigi la laboristojn de la fererca minindustrio kaj poste, en la 1980-aj jaroj, la laboristojn de la nafta kaj tergasa industrio. La urba loĝantaro havis 16 475 loĝantojn en la censo de 2011.[1] La plej grandaj proksimaj setlejoj estas Port Hedland same ĉe la marbordo de la Hinda Oceano en distanco de 200 kilometroj pli oriente, Tom Price en distanco de 270 kilometroj kaj Newman en distanco de 500 kilometroj, ambaŭ sudoriente kaj interne de la kontinento.
La nomo de la urbo estas la origina indiĝena nomo de la loko kaj signifas "bona tero" aŭ "mola grundo" [2]. Karratha situas 1535 km norde de la ĉefurbo de la lando Perto kaj 528 km sude de Broome kaj estas ene de la limoj de la Pilbara regiono.
La ĉefaj ekonomiaj branĉoj de la urbo estas: ferercminado, mara salminado, amoniakoproduktado kaj tergasproduktado .
Turismo
[redakti | redakti fonton]La urbo havas hotelojn, motelojn, restoraciojn, tavernojn kaj noktoklubojn.
Flughaveno Karratha estas alirebla de Perto kaj havas la duajn plej multajn deteriĝon kaj surteriĝojn en Okcidenta Aŭstralio. La flughaveno estas servita fare de tri aviadkompanioj: Qantas Airways, Skywest kaj Virgin Australia . Qantas ankaŭ flugas tie de Brisbano.
Sur la Burrup Duoninsulo, 15 kilometrojn norde, situas la Murujuga Nacia Parko. Estas la plej densa kolekto de la mondo de rokaj ĉizadoj (petroglifoj) kun pli ol dek mil bildoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Karratha en la censo de 2011. Arkivita el la originalo je 2018-05-14. Alirita 2024-03-06 .
- ↑ Western Australian Land Information Authority. "History of country town names".. Arkivita el la originalo je 2009-05-19. Alirita 2024-03-06 .







