Saltu al enhavo

Leblon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leblon
Image
neighbourhood in Rio de Janeiro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 59′ S, 43° 13′ U (mapo)-22.983333333333-43.221944444444Koordinatoj: 22° 59′ S, 43° 13′ U (mapo) [+]
Areo 2,15 km² (215 ha) [+]
Image
Leblon (Brazilo)
Leblon (Brazilo)
DEC
Image
Situo de Leblon

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Leblon [+]
Image
Image
vdr
Image
Strando de Leblon.
Image
Mapo de Leblon.

Leblon estas kvartalo en la Suda Zono de la komunumo de Rio de Ĵaneiro, Brazilo. Ĝi situas inter Lagoa Rodrigo de Freitas, Atlantika Oceano, Morro Dois Irmãos kaj la Kanalo (Ĝardeno de Alaho) Jardim de Alá. La kvartalo estas limigita per Gávea, Lagoa, Ipanema kaj Vidigal. Ĝiaj loĝantoj plejparte apartenas al la supera klaso, inkluzive de iuj personoj de la kultura, ekonomia kaj politika elito de Rio. Tamen estas ankaŭ mezklasaj loĝantoj, precipe tiuj, kiuj loĝis en la kvartalo antaŭ multaj jaroj, krom loĝantoj de la komunumo Cruzada São Sebastião. Iuj el ĝiaj pli tradiciaj itineroj estas la avenuoj Delfim Moreira, Visconde de Albuquerque, Ataulfo de Paiva, Bartolomeu Mitre kaj Afrânio de Melo Franco kaj Rua Rainha Guilhermina. La subteraj stacioj Antero de Quental kaj Jardim de Alah situas en la kvartalo.

Ĝi estas la kvartalo kun la plej multekosta kvadrata metro en Brazilo. La plej valoraj apartamentoj situas borde.

La tago de Leblon estas festata la 26an de julio, ĉar en tiu dato de la jaro 1919 oni difinis la nunan agordon de plej multaj el ĝiaj stratoj.