Saltu al enhavo

Lilli Palmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lilli Palmer
Image
Persona informo
Naskonomo Lilli Marie Peiser
Naskiĝo 24-an de majo 1914 (1914-05-24)
en Poznano
Morto 27-an de januaro 1986 (1986-01-27) (71-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Forest Lawn Memorial Park Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana angla
Ŝtataneco Svislando (1979)
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Carlos Thompson (en) Traduki (19571986)
Rex Harrison (19431957) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Carey Harrison (en) Traduki
 (Image Rex Harrison) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
romanisto
aŭtobiografo
kabaredisto
voĉaktoro
teatra aktoro
televida aktoro
filmaktoro
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
vdr
Image
Lilli Palmer

Lilli PALMER, aŭ realnome: Lilli Marie PEISER (naskiĝis la 24-an de majo 1914, mortis la 27an de januaro 1986) estis germana aktorino.

Naskiĝinte en Posen (nuntempe: Poznan en Pollando), ŝi pasigis sian junaĝon en Berlino, kie ŝi ankaŭ akiris instruadon pri aktorado. En Darmstadt ŝi en 1933 unuafoje aperis sursceneje, sed jam mallonge poste la juddevena aktorino devis fuĝi de la nazioj: unue al Francio kaj poste al Britio, kie ŝi ricevis siajn unuajn filmrolojn.

En 1943 ŝi edziniĝis al la brita aktoro Rex Harrison, kun kiu ŝi du jarojn poste transloĝiĝis al Usono. Ŝi daŭrigis sian karieron en la Broadway-teatro kaj en Hollywood, sed la geedzeco disiĝis kaj ŝi revenis al Germanio en 1954. Kun sia dua edzo Carlos Thompson ŝi vivis ĉefe en Svislando.

Lilli Palmer dediĉis sin ankaŭ al la pentrado, krome ŝi verkis kelkajn romanojn kaj publikigis siajn memoraĵojn Dicke Lilli – gutes Kind (1974). Ŝi mortis en 1986 en Losanĝeleso.

Listo de filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • The First Offence (Britio, 1933)
  • The Secret Agent (Britio, 1936)
  • Body and Soul (Usono, 1947)
  • Hans le Marin (Francio, 1948)
  • Mädchen in Uniform (Germanio, 1958)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.