Saltu al enhavo

Lubbock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Lubbock
Image
urbo en Usono
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Tray Payne
Demografio
Loĝantaro 257 141  (2020) [+]
Loĝdenso 789 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 35′ N, 101° 51′ U (mapo)33.585-101.845Koordinatoj: 33° 35′ N, 101° 51′ U (mapo) [+]
Alto 992 m [+]
Areo 325,749295 km² (32574.9295 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Image
Lubbock (Teksaso)
Lubbock (Teksaso)
DEC
Image
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Lubbock

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Lubbock, Texas [+]
Image
Image
vdr

Lubbock estas grandurbo en la subŝtato Teksaso de Usono. Ĝi estas la administra centro de la samnoma kantono Lubbock, en la nordokcidenta parto de Teksaso. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 257141 loĝantojn. La moknomo de Lubbock estas la "Hub City". La urbego estas hejmo de 2 universitatoj.

Image
Situo de Lubbock en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Image
Fora panoramo de Lubbock
Image
Interna urboparto de Lubbock

Lubbock situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.

La distrikto de Lubbock estis fondita en 1876, nomita post Thomas Saltus Lubbock, iama specialpolicano. En 1884 la poŝto ekfunkciis. La urbo mem ne estis fondita ĝis 1890, ĉar pli frue 2 setlejoj "Old Lubbock" kaj "Monterey" etendiĝis. Laŭ alia informo la urbo kaj la universitato prenis la nomon de Francis Lubbock, kiu estis ŝtatestro de Teksaso. En 1951 la loĝantoj ekvidis V-forman misteran lumfenomenon. En 1970 granda ŝtormo trafis la urbegon, dudek ses homoj mortis.

Ĉirkaŭaĵo de Lubbock estas la plej granda kotonokultivejo en la mondo. La kampoj estas akvumitaj. En la urbo multe da homoj laboras en la edukado. Gravas ankaŭ la butikumado.

Lubbock havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Amarillo, ĉefvojoj kuras al Dallas, Odessa (Teksaso), Wichita Falls, Clovis, fervojaj linioj kuras al Houston, Clovis, Amarillo. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Image
Baptista preĝejo de Lubbock
Image
Universitato en Lubbock
Image
Interna urboparto de Lubbock

Lubbock havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 8-23  °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 46  °C, la malvarmo kulminas en januaro kaj februaro kun rekordo - 27  °C. Jare pluvas po 475 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio, plej malofte januare.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]