Saltu al enhavo

Luca Signorelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luko de Kortono
(1450-1523)
Luca Signorelli kaj Fra Angelico, de la verko Faritaĵoj de la antikristo
Luca Signorelli kaj Fra Angelico,
de la verko Faritaĵoj de la antikristo
Persona informo
Luca Signorelli
Naskonomo Luca Signorelli
Naskiĝo 1450
en Kortono, Image Italio
Morto 16-a de Oktobro 1523
en Kortono, Image Italio
Tombo Church of San Francesco (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Luca Signorelli
Familio
Parencoj Giorgio Vasari (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
desegnisto
freskopentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Renesanca pentrarto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Adoration of the Magi 
Adoration of the Shepherds 
Sermon and Deeds of the Antichrist 
Education of Pan 
Communion of the Apostles (Signorelli) 
Polyptych of saints 
Deposition 
Antonio Alberi's Bookroom 
Madonna and Four Saints 
Madonna and Child with protector Saints of Cortona 
Paciano Altarpiece vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
vdr

Luca SIGNORELLI (14501523) pseŭdonimo de "Luca d'Egidio di Ventura", estis renesanca itala pentristo, kaj unu el la plej renomaj majstroj de Umbrio, kie li estis lernanto de Piero della Francesca. Li famiĝis pro la lerta uzado de la tekniko pri perspektivo. Li partoprenis en la notinda grupo da artistoj alvokitaj al Romo fare de la papo Siksto la 4-a por dekoracii per freskoj la Sikstan Kapelon en Vatikano. Li estis unu el la unuaj, kiuj pentris la homan korpon reliefigante ties anatomion.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En la urbo Orvieto, li finis, en 1499, la kapelon kies pentraĵo estis komencita de Fra Angelico. Li estis antaŭulo de Michelangelo danke al la energia realismo, pro la aŭdaco de siaj klopodoj kaj la forto de siaj konceptoj. En la historio de Moseo, en la Siksta Kapelo, li aplikis la stilojn de la tempo en la bibliaj figuroj, laŭ la kutimo de la florencaj majstroj. Krom la pentraĵoj de sanktuloj, profetoj, martiroj, ktp, li pentris longan serion da scenoj eltiritaj el la Iliado, Eneado, Metamorfozoj, Farsalio kaj el la Dia Komedio. Lia ĉefverko, la Lasta juĝo, pentrita en la katedralo de Orvieto, dividiĝas en kvar scenoj: La signaloj de la Mondofino, La Fajropluvo, La Infero kaj La Paradizo, kiu, servis kiel inspiro al Mikelanĝelo.

Li ankaŭ pentris sennombrajn verkojn sur stablo, kaj naciajn diojn por Laŭrenco, la Grandioza, la Adorkliniĝon de la Magoj krom plurajn Madonojn. En la fino de sia vivo, li vizitis Romon por dekoracii la salonojn de la Vatikano, kie li estis anstataŭita poste de Rafaelo. Ankaŭ du el liaj filoj, Antonjo (m. 1502) kaj Polidoro, (m. 1506) estis pentristoj.

Elektita verkaro de Signorelli

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vitellozzo Vitelli (1458-1502) estis itala kondotiero, politikisto kaj aventurema kavaliero.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj