Matt Ridley
Matt (Matthew) White RIDLEY, 5-a vicgrafo Ridley (naskita la 7-an de februaro 1958 en Newcastle upon Tyne) estas brita nobelo, politikisto (Konservativa Partio), entreprenisto, zoologo kaj aŭtoro de popularsciencaj libroj. Li estas plej konata pro sia laboro pri scienco, medio kaj ekonomiko.[1]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li doktoriĝis pri zoologio de la Universitato de Oksfordo antaŭ ol komenci sian karieron kiel scienca ĵurnalisto. Li laboris kiel scienca korespondanto por The Economist kaj The Daily Telegraph.
Li verkis plurajn akademiajn librojn, inkluzive de The Red Queen : Sex and the Evolution of Human Nature (1994), The Genome (1999), The Rational Optimist: How Prosperity Evolves (2010), The Evolution of Everything : How Ideas Become (2015), How Innovation Works: And Why It Flourishes in Freedom (2020) kaj Birds, Sex and Beauty: The Extraordinary Implications of Charles Darwin's Strangest Idea (2025). Li blogas kaj estas regula kontribuanto al la gazeto The Times.
Ridley estas libertariano [2] kaj fervora subtenanto de Brexit. [3] Li sukcedis al la vicgrafeco en februaro 2012 kaj estis konservativa hereda nobelo ekde februaro 2013, kun elektita sidloko en la Lordĉambro, [4][5][6] ĝis sia eksiĝo en decembro 2021. [7]
De 2004 ĝis 2007, li estis prezidanto de la brita banko Northern Rock. Dum ĉi tiu periodo, la banko spertis la unuan bankan panikon de Britio en 130 jaroj. Ridley demisiis, kaj la banko estis savita de la brita registaro, kio kondukis al ĝia ŝtatigo.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ World's top thought leaders. Real Clear Science (2013).
- ↑ Monbiot, George, "Governments aren't perfect, but it's the libertarians who bleed us dry", 23 October 2007.
- ↑ The Times, January 2017
- ↑ "Ex-Northern Rock chairman Ridley joins Lords", BBC News, 6 February 2013.
- ↑ Viscount Ridley: Spoken material by date. Parliamentary Business (2013).
- ↑ (2013) “Culture, Genes, and the Human Revolution”, Science 340 (6135), p. 929–30. doi:10.1126/science.1236171. Bibkodo:2013Sci...340..929F. 39849683.
- ↑ Viscount Ridley. UK Parliament. Alirita 18 December 2021 .
- ↑ Ridley quits as Northern Rock chairman (angle) (2007-10-19). Alirita 2022-11-12 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Persona retejo
- blogo de Matt Ridley Arkivigite je 2021-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Viscount Ridley ĉe parlamento.uk
- Ridley intervjuita por Massive Change Radio en januaro 2004 Arkivigite je 2006-05-20 per la retarkivo Wayback Machine

