Saltu al enhavo

McAllen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
McAllen
Image
urbo en Usono
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Javier Villalobos
Demografio
Loĝantaro 142 210  (2020) [+]
Loĝdenso 934 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 13′ N, 98° 14′ U (mapo)26.216388888889-98.236388888889Koordinatoj: 26° 13′ N, 98° 14′ U (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 152,181209 km² (15218.1209 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Image
McAllen (Teksaso)
McAllen (Teksaso)
DEC
Image
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de McAllen

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo McAllen, Texas [+]
Image
Image
vdr

McAllen estas grandurbo, universitata urbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en Kantono Hidalgo (Teksaso).

Image
Situo de McAllen en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

McAllen situas sur ebenaĵo (proksime fluas Rio Grande del Norte) en la suda landparto de Usono, same en la suda parto de Teksaso. La landlimo de Meksiko - tio estas la rivero - situas 5 mejlojn. La maro troviĝas 110 km.

Okcidenta McAllen estis fondita en 1904. En la sekva jaro trajno jam ekfunkciis. En 1907 ankaŭ Orienta McAllen fondiĝis. Ili unuiĝis en 1910.

En McAllen kaj en la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo kaj la nafto dominas. Apud la urbego internacia komerca zono funkcias.

Image
Nubskrapulo por banko en McAllen

McAllen havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 18-29  °C. La varmo kulminas en aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. En 1998 oni mezuris 38  °C, en 1962 -11  °C. Jare pluvas po 506 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en septembro plej ofte (tiam okazas tropikaj ŝtormoj), en novembro plej malofte.

McAllen havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kaj fervojo kuras al Brownsville (Teksaso), ĉefvojo kuras al San Antonio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Anglalingva, germanlingva kaj hispankingva Vikipedioj