Merton estas urbodistrikto (angleborough) de Granda Londono, preskaŭ ĉe la suda rando de la teritorio. Ĝi situas proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City. Laŭ la stato de 2022, en la urbodistrikto vivis 214709 loĝantoj sur areo de 37,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 707 loĝantoj/km². La fama tenisejo de Wimbledon, kiu gastigas la plej malnovan kaj plej prestiĝan tenisan turniron de la mondo, estas parto de la urbodistrikto.