Saltu al enhavo

Michael Winterbottom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Winterbottom
Image
Persona informo
Michael Winterbottom
Naskiĝo 29-an de marto 1961 (1961-03-29) (65-jaraĝa)
en Blackburn
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bristol
Balliol College Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
televida reĝisoro
filmproduktoro
scenaristo
filmmuntisto
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj En tiu mondo 
Welcome to Sarajevo 
The Road to Guantanamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
vdr

Michael WINTERBOTTOM (naskita la 29-an de marto 1961 en Blackburn, Lancashire) estas brita filmreĝisoro, kun pli ol 70 filmoj. Li komencis sian karieron en Brita Televido, de kie li povis antaŭenigi sian karieron. Tri el liaj filmoj estis nomumitaj por la Ora Palmo ĉe la Festivalo de Cannes, Welcome to Sarajevo, Wonderland kaj 24 Hour Party People.[1]

Kune kun Guy Ritchie, Ken Loach, Danny Boyle kaj Mike Leigh, li estas konsiderata unu el la plej gravaj figuroj de la Nova Brita Kino.

Diplomiĝinto de Anglaj Studoj ĉe la Universitato de Oksfordo, li studis filmreĝisoradon en Bristolo kaj Londono. Li gajnis la Arĝentan Premion ĉe la Novjorka Televida Festivalo pro Love Lies Bleeding (1993). Li ankaŭ estas kunposedanto de la filmprodukta kompanio Revolution Films.[2]

Li estis membro de la ĉefa konkursa ĵurio ĉe la 51-a Internacia Filmfestivalo de Cannes (1998).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]