Saltu al enhavo

Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morris
Image
Persona informo
Naskonomo Maurice De Bevere
Naskiĝo 1-an de decembro 1923 (1923-12-01)
en Kortrejko
Morto 16-an de julio 2001 (2001-07-16) (77-jaraĝa)
en Bruselo
Mortis pro akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per morto per falo kaj pulma embolio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla franca vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St Joseph College, Aalst (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Morris
Profesio
Alia nomo Morris vd
Okupo bildliteraturisto
ilustristo
karikaturisto
desegnisto
scenaristo
filmreĝisoro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo bildliteraturo porjunula literaturo vd
Verkado
Verkoj Lucky Luke vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
vdr

MORRIS, artistnomo de Maurice de Bevere (Kortrejko, 1923 - Bruselo, 2001), estis belga desegnisto de bildrakontoj kaj unu el ĉefaj reprezentantoj de la Franc-Belga bildliteraturo.

Kun René Goscinny kiel precipa scenaristo dum la unuaj 22 jaroj, Lucky Luke, lia unika bildserio, famigis lin.

Morris ekkarieris en la "Compagnie Belge d'Actualités (CBA) animations studios", malgrandaj kaj ĵus kreitaj studioj de animacio en Belgio, kie li renkontiĝis kun Peyo kaj André Franquin. Post la milito, la kompanio fermiĝis kaj Morris laboris kiel ilustristo por Het Laatste Nieuws, nome flandra ĵurnalo, kaj Le Moustique, ĉiusemajna gazeto publikita de Dupuis, por kiu li faris ĉirkaŭ 250 kovrilpaĝojn kaj aliajn multnombrajn ilustraĵojn, ĉefe karikaturoj de kinsteluloj.