Saltu al enhavo

Neuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neuss
Blazono
Neuss (Germanio)
Neuss (Germanio)
DEC
Image

Map

Flago
Image
urba komunumo de Germanio urbego granda distrikta urbo Hansa urbo ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Rhein-Kreis Neuss
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02131, 02137, 02182
Poŝtkodo 41460–41472
Aŭtomobila kodo NE
Oficiala Municipokodo 05162024
Politiko
Komunumestro Herbert Napp
Partio de komunumestro CDU
Demografio
Loĝantaro 154317 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 12′ N,  42′ O (mapo)51.2002777777786.6938888888889Koordinatoj: 51° 12′ N,  42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 99,53 km²
Oficiala retejo https://www.neuss.de/
Image
Image
vdr

Neuss (literumo ĝis la jaro 1968: Neuß) estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Rhein-Kreis Neuss de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas la administra centro de la distrikto. Ĝi estas konata pri sia romia pasinto, rejna haveno kaj la protekta festo. La nombro de loĝantoj en 1963 trapasis la limon de 100 000 urbanoj. Fine de decembro 2024 la urba komunumo havis 154317 loĝantojn.

Neuss estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝia origino kaj la nomo reiras al la romia legia tendaro Novaesium (Castra Novaesia), kiu fondiĝis ĉirkaŭ la jaroj 16 ĝis 12 antaŭ nia erao. Oni elfosis tie ripozejon por ĉaroj en 2005.

En 1050 oni transportis la relikvaĵojn de sankta Quirinus de Romo al Neuss. En 1190, Neuss ricevis urborajtojn, ĉirkaŭ en 1200 oni konstruis grandan urbomuron kun 5 pordegoj. En 1209 oni ekis la konstruon de Quirinus-katedralo. En la 15-a jarcento, la urbo ricevis moneran privilegion, la rajton pri sigelado kun ruĝa vakso, la rajton de Hansa urbo kaj novan blazonon. Tiuj alportis al la urbo bonstaton, kion la urbo en 1586 perdis post malvenko kaj incendio.

Jaro Loĝantara nombro
17713.555
17984.423
18106.400
18317.888
187113.996
187515.564
1-a de decembro 1890 ¹22.635
1-a de decembro 1900 ¹28.484
1-a de decembro 1910 ¹30.440
8-a de oktobro 1919 ¹39.819
16-a de junio 1925 ¹44.890
Jaro Loĝantara nombro
1933 ¹55.771
1939 ¹59.654
1950 ¹63.478
1961 ¹92.916
1970116.000
1975148.000
1980149.300
1985143.600
1989143.976
1997149.200
2003152.729

¹ popolnombra rezulto

Image
Quirinus-katedralo
Image
Neuss Ölgangsinsel

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Quirinus-katedralo el la 13-a jarcento,
  • Supra Pordego, grandega, en ĉirkaŭ 1200 konstruita suda urba pordego
  • Malnova gardoturo de la romia tendaro Novaesia ĉe Reckberg en Grimlinghausen
  • Norda kanalo el la tempo de Napoleono
  • Sangoturo (Blutturm) el la 13-a jc, lasta ronda turo de la historia urbomuro.
  • al "Schwatte Päd" (ripuare: "nigra ĉevalo")– plej malnova gastejo en Niederrhein el 1604
  • la "alte Kaffeehaus" ("malnova kafejo"), la plej malnova domo de Neuss [1571] (Michaelstrasse)

Aranĝaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Protekta festo, en la lasta semajnfino de aŭgusto.

Neuss per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojoj Image kaj Image, kiuj konektiĝas per aŭtovoja kruciĝo proksime de la urbocentro, kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.


Naskiĝintoj en la urbo

[redakti | redakti fonton]
  • Abatino Gepa (1050 transportis relikvaĵon de sankta Quirinus al Neuss)
  • Hildegunde de Neuss (Schönau), (1171-1188 Schönau)
  • la 7-an de decembro 1810 Theodor Schwann, fiziologo. Laŭ li oni nomis la ŝvan-ĉelojn kaj ŝvan-glavingojn ĉe la nervaj ĉeloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]