Saltu al enhavo

Pavio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pavia)
Image
Pavio
Image
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato Image Italio
Regiono Image Lombardio
Provinco PV Pavia
Geografia situo 45° 11′ N,  9′ O (mapo)45.1833333333339.15Koordinatoj: 45° 11′ N,  9′ O (mapo)
Supermara alteco 77 m
Areo 62 km²
Loĝantaro 70636 (2023)
Loĝdenso 1117 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj
Patrono Siro de Pavia
Festa tago 9-a de decembro
Nomo de loĝantoj pavesi
Poŝtkodo 27100
Imposta kodo G388
Kodo laŭ ISTAT 018110
Telefona prefikso 0382
Estro
Retpaĝo http://www.comune.pv.it Pavia/
Image
Loko en mapo

Map

Image
vdr
Image
Situo

Pavio (itale Pavia [paVIa]) estas malnova universitata urbo (ĉ. 70 000 loĝantoj) en norda Italio, en la regiono Lombardio, ĉe la rivero Tiĉino proksime de ĝia konfluo en Padon, situante je 35km de Milano.

Fama pro la fekundeco de sia grundo, ĝi produktas agrikulturajn produktojn, inkluzive de vino, rizo, cerealoj kaj laktaĵoj. Ĝi estas la centro de romkatolika episkopujo. Loĝantaro: 71 297 (2024) .

Ĝi estas parto de la Via Francigena, pilgrimvojo en mezepoka Eŭropo[1].

Pavio estas industria urbo (fakoj tekstilindustrio, meĥaniko, nutraĵa industrio).

Pavio havis grandegan politikan signifon en 572774, kiam ĝi estis la ĉefurbo de la Regno de Langobardoj. En 1359 la Visconti konkeris ĝin. En 1525 imperiestro Karolo la 5-a (Sankta Romia Imperio) venkis kaj kaptis Franciskon la 1-an de Francio en la Batalo de Pavio (1525).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Estas fama universitato fondita en 1361. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo de la familio Visconti [visKONti] (15-a jc.), la romanika preĝejo San Michele [san miKEle] (Sankta Miĥaelo), la lombardstila preĝejo San Pietro [san PJEtro] (Sankta Petro), kie ripozas la korpo de Sankta Aŭgusteno, kaj, ekstere de la urbo, la renoma kartuzio.

La 11-an an de aprilo 2025 okazis en la Universitato de Pavio konferenco pri Esperanto en la kunteksto de Manĉurio dum la okupacio fare de la Japana Imperio (1931-1945) dum kiu la imperiisma propagando uzadis esperanton kiel ilon por penetri la intelektajn kaj progresemajn tavolojn de la socio, japanajn kaj eksterlandajn, celante prezenti la ĵus kreitan Manĉurian ŝtaton kiel paradizon de multkultureco, feliĉegan landon kaj fekundan grundon por homaranismo. La evento estas kunorganizata de “Tadaima!”, asocio pri japanaj studoj de la lombarda universitato kaj la Itala Interlingvistika Centro (IIC)[2].

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Pavio ankaŭ estas konektita al Milano per la linio S13 de la antaŭurba fervojo de Milano, kun trajnoj forirantaj ĉiujn 30 minutojn. La stacio Pavia Porta Garibaldi estas malgranda fervoja stacio situanta sur la linio Pavio–Mantuo.

Famaj lokanoj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (it) Tappa B06 - Da Mortara a Pavia. www.viefrancigene.org .Alirita la 6-an de januaro 2024. Arkivita de la originalo, la 18-an de junio 2024.
  2. (eo) Akademia konferenco pri esperanto en Pavio, HeKo n-ro 868 1-B, la 25-an de marto 2025