Saltu al enhavo

Podhoroď

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Podhoroď situas en la plej griza distrikto

ISO

Podhoroď
Image
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 072 64
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 315  (2025) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 49′ N, 22° 18′ O (mapo)48.81777777777822.3Koordinatoj: 48° 49′ N, 22° 18′ O (mapo) [+]
Alto 339 m [+]
Areo 16,608506 km² (1660.8506 ha) [+]
Podhoroď (Tero)
Podhoroď (Tero)
DEC
Image
Situo de Podhoroď
i1

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Podhoroď [+]
Image
Image
vdr

Podhoroď, hungare Tibaváralja estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Podhoroď kaj váralja signifas: ejo sub fortikaĵo.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Podhoroď situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Sobrance troviĝas 14 km-ojn.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1406, sed sur monto 403 m-ojn alta pli frue fine de la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. Ŝajnas, iom poste nur unufoje okazis sieĝo, tiam okazis militeto inter 2 grandbienuloj. Sekve la fortikaĵo ruiniĝis. En 1910 loĝis en Tibaváralja 485 da homoj, (203 slovakoj, 180 rutenoj, 74 germanoj, 14 rumanoj, 10 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Tibaváralja apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Podhoroď 431 da homoj, (418 slovakoj, po 5 ukrainoj kaj rutenoj, 2 ĉeĥoj). Vilaĝservoj estas biblioteko, futbalejo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]