Saltu al enhavo

Portugala kolonia imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugala kolonia imperio
21-a de aŭgusto 1415 – 20-a de decembro 1999

Image

Image

historia lando kolonia imperio imperio sen sunsubiro kronlando
Geografio
Iamaj portugalaj kolonioj
Iamaj portugalaj kolonioj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
escudo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
Image
vdr
Image
Skema mapo pri la Portugala kolonia milito en Esperanto
Image
Blazonoj de Portugalujo kaj de ĝiaj transoceanaj provincoj ĉe la fasado de la Banco Nacional Ultramarino en Lisbono.
Image
La Monumento al Malkovroj en Lisbono

La portugala kolonia imperio estis la unua vera tutmonda imperio kaj la plej longe ekzistinta kolonia imperio de eŭropa ŝtato. Ĝia historio komenciĝis en 1415 per la konkero de Ceŭto kaj en la Epoko de Malkovroj per la esplorvojaĝoj laŭlonge de la afrika marbordo kaj finiĝis per la redono de la lasta transoceana portugala provinco Makao al la Ĉina Popola Respubliko en 1999.

Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugalaj malkovroj.

Kiam Vasco da Gama en 1498 malkovris la marvojon al Barato, Portugalujo supreniĝis kiel ĉefa komerca kaj surmara potenco de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La reĝoj el la dinastio Aviso, aparte Manuelo la 1-a (1495–1521), direktis la landon al plej alta florado. Ĝis en la 17-a jarcento Reĝlando Portugalujo akiris koloniojn en Ameriko, Afriko, Arabujo, Barato, Sud-Orienta Azio kaj Ĉinujo.

Portugalujo komence malpli interesiĝis pri la ekposedo de pli grandaj teritorioj. Por sekurigi la komercovojojn de kaj al Barato (1526–1857 Mogola Imperio) kaj elimini konkurencantoj, la portugaloj instalis ĉe la marbordoj de Afriko kaj Arabio bazojn ("faktoriojn") kaj konkeris urbojn, same kiel je la produktoregionoj de la varoj. La malgranda loĝantaro de Portugalujo ne permesis, ke la lando ekposedis grandajn teritoriojn. Brazilo estis pro la maldensa indiĝena loĝantaro escepto. Pli malfrue alvenis ankoraŭ Angolo kaj Mozambiko kiel laŭ areo pli grandaj kolonioj.

La kadukiĝo de la portugala kolonia imperio komenciĝis jam en la 17-a jarcento: Brita, Franca kaj Nederlanda imperioj komenciĝis etendiĝi al Azio kaj forŝiris de la portugala kolonia imperio grandparton de ĝiaj aziaj kolonioj.

Portugalujo sukcesis tenis kelkajn el siaj kolonioj iom pli longe ol la aliaj koloniaj imperioj, nome ĝis en la 1970-aj jaroj. Al tio kontribuis la kolonia politiko de la diktatora reĝimo sub Salazar (1889–1970) nome Lusotropikismo. Multaj aliaj kolonioj ŝtatiĝis en 1960 (vidu malkoloniigo, sendependiĝo de Afriko).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Feldbauer: Estado da India. Die Portugiesen in Asien 1498–1620. Mandelbaum, Vieno 2003, ISBN 3-85476-091-4.
  • António Henrique R. de Oliveira Marques: Geschichte Portugals und des portugiesischen Weltreichs. (Originala titolo: Breve história de Portugal. germanigita de Michael von Killisch-Horn). Kröner, Stutgarto 2001, ISBN 3-520-38501-5.
  • Malyn Newitt: A History of Portuguese Overseas Expansion, 1400–1668. Routledge, Londono 2005, ISBN 0-415-23980-X
  • Malyn Newitt (eldoninto): The Portuguese in West Africa, 1415-1670: A Documentary History. Cambridge University Press, Kembrio k.a. 2010, ISBN 978-0-521-76894-8.
  • Teresa Pinheiro: Aneignung und Erstarrung. Die Konstruktion Brasiliens und seiner Bewohner in portugiesischen Augenzeugenberichten 1500–1595. Steiner, Stutgarto 2004, ISBN 3-515-08326-X.
  • Anthony J. R. Russell-Wood: The Portuguese Empire, 1415–1808: A World on the Move. Johns Hopkins University Press, Baltimore 1998, ISBN 0-8018-5955-7.
  • Fernand Salentiny: Die Gewürzroute. Die Entdeckung des Seewegs nach Asien; Portugals Aufstieg zur ersten europäischen See- und Handelsmacht. DuMont, Kolonjo 1991, ISBN 3-7701-2743-9.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]