Saltu al enhavo

Pra-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Praesperanto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pra-Esperanto estas moderna termino por kiu ajn stadio en la evoluo de la lingvoprojekto de L. L. Zamenhof antaŭ ol la eldono de la Unua Libro en 1887.

Lingwe Uniwersala (1878)

[redakti | redakti fonton]

Lingwe Uniwersala —la unua publike konata stadio de la lingvo— estis anoncita de Zamenhof al liaj kolegoj kiam li estis 19-jara, en la 8-a klaso de la gimnazio en Bjalistoko, en 1878.[1] En letero al Borovko en 1895,[Noto 1] Zamenhof diras:

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "Lingwe Uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco.[2][3]

La 17-an de decembro de 1878[Noto 2][Noto 3] Zamenhof festis sian naskiĝodaton kaj kune kun siaj gastoj kantis poemon en la lingvo, la nuran konatan tekston en ĝi, de kiu nur estas konataj la kvar komencaj versoj:[1][4][5]

Citaĵo
 

Malamikete de las nacjes,
Kadó, kadó, jam temp' está;
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.

 
  

Malamikeco de la nacioj,
Falu, falu, jam temp' estas;
La tuta homaro en familion
Kununuigi sin devas.

 

Laŭ Kiselman, oni povas diveni, ke la akcento en vortoj sen diakrita signo estis kiel en nuna Esperanto: [malami'kete, ho'moze, fa'milje, konuni'gare]; dum la vortoj kun diakrita signo supozeble estis akcentitaj ĉe la fino: [ka'do, de'ba].[1]

Lingvo Universala (1881)

[redakti | redakti fonton]
Image
Gramatiko de Lingvo Universala, la stadio de Esperanto en 1881.

Lingvo Universala —la dua stadio de la lingvo— estas ligita al la jaro 1881 ĉar la fontoj pri ĝi estas ĉefe el tiu jaro, kaj estas konata ke ĝi estis komencita en Aŭgusto de tiu sama jaro, tamen ankaŭ ekzistas poemo Pinto ("Penso") el 1882.[1]

La fontaj tekstoj estis entenataj en tri kajeroj de 1881-1882 el kiuj Kalocsay kaj Waringhien havis la ŝancon kopii nur parton dum la Viena Kongreso de 1936. Laŭ Waringhien, ĉiuj tiuj kajeroj estis poste detruitaj de la Nazioj.[6]

Komencante studojn ĉe universitato, Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj Zamenhof, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Lia patro, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro (inter aliaj aferoj, suspektiga al la cara polico), bruligis la verkon. Zamenhof ne eksciis pri tiu afero antaŭ 1881, post kiam li rekomencis sian projekton. Ekzemplo de tiu dua fazo estas fragmento de La Brandistoj (La Rabistoj)de Friedrich Schiller el 1881[7]:

Image
La Brandistoj

Fragmento de La Brandistoj

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
…ma plej kara [ami] miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri, ke sciigoj de [tuc fuc] fu-ći specco debé[j] blessi tal fradral kordol; mo vel vidé tol jam verśi pro la [blenoro] vório, la blenoro…

En moderna Esperanto-traduko de Zamenhof: “(…) plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano kontraŭ vi. El cent leteroj de vi mi povas kompreni, kiel tiaspecaj sciigoj kredeble traboras vian fratan koron; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vin, kiel vi pro la sentaŭga, pro la abomeninda…”[8]

Vortprovizo

[redakti | redakti fonton]

Gaston Waringhien konkludas, ke en ĉi tiu dialekto de 1881 Zamenhof ricevis la influon de la en 1879 aperinta Volapuko,[Noto 4] ĉar ties trajto estas sisteme unusilabigi la nacilingvajn radikojn:[9]

Dialekto de 1881Nuna Esperanto
KvilaTrankvila
MikoAmiko
SengoSinagogo
FanoInfano
FalaFacila
LugaEleganta
MandiDemandi
RomoAromo
KeliKolekti
TremaEkstrema
PondiRespondi

[mankas fonto]

Estis kelkaj vortoj, kies ebla fonto estas la jida:

1881JidaEsperanto
BaBaSur
BajBejdeAmbaŭ
BrivoBrivLetero
FajfiFajfnFajfi
SedroSedrePartaĵo
TupoTopPoto
VugiVignBalanci
ZaloZalSalono

[1]

Kaj eble la rusa kaj la pola:

1881Rusa aŭ polaEsperanto
BaviBawić sięLudi
BuraБурыйbruna
ĆiCzyĈu
EsЕщёAnkoraŭ
Tiom ke
MattoВнимательныйAtento
MoaМолчаMuta
Ob-Об-Pri-
Pre-Пре--eg
RadoРадостьGaja
RudźoRóżaRozo
StrapaСтрашныйTeruro
ŚeppiШепнутьFlustri
ŚuŻeKe
SobiСобственностьPosedi
TergigaТерзатьĈagrena
TiskiТискатьPlaŭdi

[1]

Zamenhof uzis -io kaj por -ujo en rudźio (rozujo) kaj por -aro en verbio (vortaro).[1]

Aa Áá Bb Cc Ćć Dd Ee Éé Ff Gg Hh Ħħ Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Óó Pp Rr Ss Śś Tt Uu Ŭŭ Vv Zz Źź

(ĉ estis ć, ĝ estis , ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)

La litero ħ nur aperis en la vorto arħa (antikva).[10][9]

Esperanto1881
SingularoPluralo
Mi/NiMoNo
Ci/ViToVo
Li/Ŝi/Ĝi/IliRoPo
ŜiŚo
SiSo
OniO

[1]

Tensoj kaj aspektoj

[redakti | redakti fonton]
Tensoj de 1881Esperanto
KojpiKomenci
KojpéKomencas
KojpáKomencadis
KojpuKomencis
KojpujKomencos
KojpóKomencu
KojpasKomencus

[1]

En tiu ĉi stadio, ekzistis du aspektoj por la pasinteca tenso: imperfekto kaj preterito -u. La imperfekto restis en la lingvo per la formo -es ĝis monatoj antaŭ la eldono de la Unua Libro en 1887.[1][2][11]

Participoj kaj konverboj

[redakti | redakti fonton]
Participoj de 1881Esperanto
KojpentaKomencanta
Kojpaga[Noto 5]Komencinta
KojpitaKomencata
KojpassaKomencita
Kojpata[Noto 6]Komencita

[1][12]

Por tiuj ĉi ekzistis ankaŭ la konverboj finiĝantaj ĉe -e: kojpente, kojpasse, ktp.

Verboparoj

[redakti | redakti fonton]

Verboj en la nuna Esperanto kiel pesi (mezuri pezon) - pezi (havi pezon) kaj ŝargi - ŝarĝi estas ia restaĵo de multaj paroj kiujn Zamenhof kreis por sia lingvo de 1881. Ekzistis en frua versio de la lingvo eĉ speciala formo por esprimi la rilaton inter doni kaj preni, vendi kaj aĉeti, instrui kaj lerni k.t.p.[1][2]

Percepti, fari (sukcese)Peni percepti, fari (ne nepre sukcese)
Esperanto1881Esperanto1881
VidiVidiRigardiViti[Noto 7]
AŭdiAŭdiAŭskultiAŭti[Noto 8]
Senti per nazoFladiFlariFlati
Senti per palpoPalbiPalpiPalpi
Senti per gustoGudiGustumiGuti
KonvinkiSvaziPeni konvinkiSvasi
SpertiProviProviProfi
TroviTroviSerĉiTrofi
PruviPruviArgumentiPrufi

[2][13]

En aliaj okazoj temas pri kaŭzativo: levi (levi; kaŭzi leviĝon) kaj lefi (leviĝi) aŭ stutti (instrui)[1] kaj, kvankam ne atestata, eble studdi (studi).

Gramatikaj finaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Gramatikaj finaĵoj de 1881Esperanto
KregaKoluma
KregoKolumo
KregojKolumoj
Kregol [Noto 9]Kolumon

[1]

Ingenra finaĵo

[redakti | redakti fonton]

La lingvo havis ingenran finaĵon -aŭ: puettaŭ (knabineto),[9] filaŭ (filino), princaŭ (princino), princaŭs (princinoj), kośanaŭs (korteganinoj).[9]. Tamen la finaĵo -ino konkurencis kun ĝi:[1] princino (princinon),[Noto 9] filinol (filinon).[9]

Tabelvortoj

[redakti | redakti fonton]

En 1881, Zamenhof jam enkondukis korelativecan tabelon:

Tabelvortoj-o-u-a-e-al-el-am-om-es
Ki-KvoKvuKvaKviKvejKveKvanKvom
Ti-Fo Fu Fa Fi Fej Fe FanFom
I-Ko Ku Ka Ki Kej Ke KanKom
Ĉi-Ćio Ćiu Ćia Ćii Ćiej Ćie Ćian Ćiom
Neni-Fio Fiu Fia Fii Fiej Fie Fian Fiom

[1]

Fiu prononciĝis [fju].[2] La tavelvorta finaĵo -an ne kaŭzis konflikton, ĉar la akuzativo tiam estis -l. Tiu ĉi finaĵo restis sama eĉ post la eldono de la Unua Libro en 1887.[14]

Funkcivortoj

[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj

[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj finiĝis ĉiam per vokalo kaj laŭ regulo povis kombiniĝi kun artikolo. Ekz: al la → al, sur la → bal, inter la → bul, en la → il.[1] Tiu trajto restas en nune Esperanto, tamen ĝi estas opcia kaj nur se la prepozicio finiĝas per vokalo: sur la → sur la, de la → de l', ĉe la → ĉe l'.[14]

Esperanto1881
Sen artikolokun artikolo
AlA Al
SurBa Bal
Post (tempe)Bej Bejl
Post (loke)Bi Bil
KontraŭBlo Blol
InterBu Bul
PerDa Dal
ĈeDi Dil
ElHe Hel
EnI Il
EksterJa Jal
KunKo Kol
PoPej Pejl
PriPri Pril
PorPu Pul
SubSu Sul
ProŚte; pro Śtel; prol
Antaŭ- (loke)Vi-

[1]

Esperanto1881
Se nurAt
Por keDam
KajE
SeEj
OlEl
JenEn
AnkoraŭEs
JaEt
-et--ett-
Krom seHor
-iĝi--idźi
HieraŭJur
ApenaŭKaŭ
NurKoj
ĈarKor
NunNuk
AnkaŭOs
AlmenaŭPaś
PluePelle
Antaŭ olPin
SenPle
-eg-Pre-
TroPrej
JesSi
SedSej
KeŚu
KvazaŭVel

[1]

Aliaj, kiuj restis samaj, estas -ano, aŭ, dum, -estro, -igi, jam, mal-, mem, ne, nu, plej, pli, tre, tuj.

Transiro al Lingvo Internacia (1887)

[redakti | redakti fonton]

Lingvo Internacia estas la tria kaj lasta stadio de la lingvo. En letero al Borovko, Zamenhof skribis:

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon—kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta.[2]

Mallonge antaŭ la eldono de la Unua Libro, la imperfekto, kies finaĵo estis -es ankoraŭ estis en la lingvo.[2][11] En frua versio de la lingvo ekzistis participaj sufiksoj por kaj la kondicionalo kaj la imperativo (la lasta en la senco de devo: kiu devas fari, kiu devas esti farata).[2] En la publikigita libro tiuj ĉi gramatikaĵoj ne plu ekzistas.[1]

La unua versio de la Unua Libro, la rusa, aperis la 26-an de julio de 1887.[15] En 1887 la tempaj tabelvortoj finiĝis ĉe -an anstataŭ ol ĉe -am kiel nun. Tio restis de la versio de 1881, malgraŭ ke ĝi kaŭzis koliziojn kun la nova akuzativa formo de la vortoj ia, tia, k.t.p. En la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia, en 1888, li ankoraŭ uzis la finaĵon -an.[16] Tio estas tamen detalo, kaj oni povas konsideri la Lingvon Internacian el 1887 kaj esperanton el 1905 kiel la saman varianton de la lingvo.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Tradukita el la rusa en 1896 de Vladimir Aleksandroviĉ Gernet (1870-1929) kaj reviziita de Zamenhof mem.
  2. La 5-an de decembro, laŭ la julia kalendaro; bonvolu vidi la artikolon Zamenhofa tago.
  3. Tio estas, ĉirkaŭ unu jaron antaŭ la unua eldono de Volapuko.
  4. Pri la influo de Volapuko sur Esperanto, bonvolu vidi la artikolon Volapuko kaj Esperanto.
  5. Malrekte atestita per la formo -agaŭ -intino: mortagaŭ mortintino.
  6. -ata estis verŝajne provo kompare kun -assa.
  7. Vitti, laŭ Cash.
  8. Otti, laŭ Cash.
  9. 1 2 La akuzativo mankis en kelkaj tekstoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 Kiselman, Christer. (2010) Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 45–107. ISBN 978-92-9017-115-7.
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 Zamenhof, L. L. (1948) Leteroj de L. L. Zamenhof. Prezentado k[aj] komentado de Prof. G. Waringhien. I, 1901–1906. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda.
  3. Zamenhof, L. L. (1990) Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. Originalaro 2. ĝis la homaranismo. 1896–1906. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
  4. Kiselman, Christer. (2008) Esperanto: Its Origins and Early History. Prace Komisji Spraw Europejskich PAU: Andrzej Pelczar. Kraków: Polska Akademia Umiejętności. ISBN 0-8020-5382-3.
  5. Waringhien, Gaston. (1959) Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: Stafeto, p. 23. ISBN 9-2901-7042-5.
  6. Waringhien, Gaston. (1959) Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: Stafeto, p. 21. ISBN 9-2901-7042-5.
  7. hebreo el la geto. de cionismo al hilelismo (en) iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof, kajero 5. eldonejo ludovikito, 1976, p. 116.
  8. Frederiko Schiller: La rabistoj. Dramo en kvin aktoj. El Germana lingvo tradukis D-ro L. L. Zamenhof. Dua eldono. Esperantista Centra Librejo, Paris 1928 (la teksto ĉe Tekstaro.org
  9. 1 2 3 4 5 Waringhien, Gaston. (1959) Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: Stafeto, p. 19–48. ISBN 9-2901-7042-5.
  10. Zamenhof, L. L. (1989) Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 1. unua etapo de esperanto. 1878–1895. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
  11. 1 2 Kiselman, Christer. (2015) La lingvoj de Zamenhof (1878, 1881, 1887, 1905). Literatura Foiro, N-ro 277, p. 260–265.
  12. Mattos, Geraldo. (1998) La polapüka Esperanto. Saarbrücken: Edition Iltis, p. 198–214.
  13. Cash, Rikardo. (1992) Praesperanto. Lingvo universala. La Kancerklinikoteko. ISSN 0398-5822.
  14. 1 2 WENNERGREN, Bertilo (2016) PMEG.
  15. Courtinat, Léon. (1964) Historio de Esperanto (Movado kaj Literaturo); (1887–1960). Bellerive-sur-Allier: Imprimérie Moderne.
  16. Zamenhof, L. L. (1962) Lingvaj respondoj: Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj.